Albrecht Dieterich

Albrecht DIETERICH (naskiĝinta la 2-an de majo 1866 en Hersfeld, mortinta la 6-an de majo 1908 en Hajdelbergo) estis germana filologo kaj religioscienculo.

Albrecht Dieterich
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1866 (1866-05-02)
en Bad Hersfeld
Morto 6-an de majo 1908 (1908-05-06) (42-jaraĝa)
en Heidelberg
Tombo Bergfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de gimnazia instruisto li studis en Lepsiko kaj Bonn. Doktoriĝo sukcesis ĉe Hermann Usener per laboraĵo pri la magia papiruso el Lejdeno (J 384). Ade apogite de Usener li habilitiĝis en 1891 en Marburg esplorinte la Orfeajn himnojn. Pli malfrue, krom studoj pri antikva poezio, li ekokupiĝis pri popola religio de la antikvuloj kiel religiscienca fonto. Vojaĝinte al Grekujo kaj Italujo li nomumitis en 1895 eksterorda profesoro kaj vokitis en 1897 je Gießen por posteuli sinjoron Eduard Schwartz.

Graveco redakti

Lia grandega intereso pri etnologio (li ankaŭ kunfondis la Heslandan etnologian societon) senteblis en multaj eseoj (Ein hessisches Zauberbuch kaj aliaj). La feliĉa konekso je klasika filologio (kiun li konsideris unueco etnologia!) ebligis apartan fruktodonecon. Post vokiĝo Hajdelbergon en 1903 (iro al Halle li refuzis en 1907) li transprenis la redakcion de la gazeto "Religionsgeschichtliche Versuche und Vorarbeiten" eldonante ekde 1904 ankaŭ la periodaĵon "Archiv für Religionswissenschaft". Antaŭ ĉio Dieterich strebis eltrovi kaj la econ de popolaj religioj kaj la estiĝon de kristanismo. Post Mithrasliturgie (1903), kie analizitis la sinteno de primitivaj uloj antaŭ dio, aperis en 1905 lia ĉefverko Mutter Erde, ein Versuch über Volksreligion (³1925). Per tio li revoluciis la interpreton de la malnova greka religio danke al la fokusmeto je ritoj kaj neglektado de mitoj.

Ŝatatis liaj afableco, amikiĝemo kaj retorika talento. Lia docenta kaj sciencista talentoj estigis multajn gravajn disĉiplojn, ekz. la filologojn Ludwig Deubner, Friedrich Pfister, Otto Weinreich, la historiiston Wilhelm Weber kaj la etnologon Eugen Fehrle. En 1899 li nuptis Maria Usener (filinon de Hermann Usener) kun kiu li havis du infanojn.

Verkoj (elekto) redakti

  • Prolegomena ad papyrum magicam Musei Lugdunensis Batavi. Leipzig 1888 (disertaĵo)
  • Abraxas. Studien zur Religionsgeschichte des späteren Altertums. Leipzig 1891. Represo en Aalen 1973
  • Nekyia. Beiträge zur Erklärung der neuentdeckten Petrusapokalypse. Leipzig 1893. Dua eldono 1913. Represo en Stuttgart 1969
  • Die Grabschrift des Aberkios. Leipzig 1896
  • Pulcinella, pompejanische Wandbilder und römische Satyrspiele. Leipzig 1897. Represo en Aalen 1982
  • Über Wesen und Ziele der Volkskunde. Leipzig 1902
  • Eine Mithrasliturgie. Leipzig 1903. Dua eldono 1910. Tria eldono 1923. Represoj en Darmstadt kaj Stuttgart 1966
  • Mutter Erde. Ein Versuch über Volksreligion. Leipzig 1905. Dua eldono 1913. Tria pligrandigita eldono 1925. Represo en Stuttgart 1973
  • Kleine Schriften. Leipzig 1911

Fonto redakti

  • Franke, Peter Robert, "Dieterich, Albrecht" ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 669-670 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti