Albrecht PENCK (25a de septembro 1858 – 7a de marto 1945) estis germana geografo kaj geologo kaj la patro de Walther Penck, geologo kaj geomorfologo konata pro siaj teorioj pri pejzaĝevoluo.

Albrecht Penck
Persona informo
Albrecht Penck
Naskiĝo 25-an de septembro 1858 (1858-09-25)
en Reudnitz
Morto 7-an de marto 1945 (1945-03-07) (86-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando SaksioGermana Imperiestra RegnoNazia Germanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Familio
Infanoj Walther Penck vd
Profesio
Okupo geologogeografo • universitata instruisto • klimatologo vd
Laborkampo geologio vd
Aktiva en Munkeno vd
Doktoreca konsilisto Ferdinand Zirkel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Penck iĝis universitata profesoro en Vieno, Aŭstrio, el 1885 ĝis 1906, kaj en Berlino el 1906 ĝis 1927. Tie li estis ankaŭ la direktoro de la "Instituto kaj Muzeo por Oceanografio" ĉirkaŭ 1918. Li dediĉis sin al geomorfologio kaj klimatologio kaj levis la internacian profilon de la "Viena Skolo de fizika geografio".

Kun Eduard Bruckner, li estis kun-aŭtoro de Die Alpen im Eiszeitalter, verko en kiu ambaŭ sciencistoj identigis la kvar glaciepokoj de la Eŭropa Pleistoceno (Gunz, Mindel, Riss, Würm); tiel nomitaj laŭ la rivervaloj en kiuj oni trovis la unuajn indikojn de ĉiu glaciepoko.[1]

Albrecht Penck estis elektita membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en 1905 kaj ricevis la Ormedalon de Fondinto de la Reĝa Geografia Societo en 1914.[2]

Kelkaj verkoj redakti

  • Morphologie der Erdoberfläche; 2 vol, 1894
  • (kun Eduard Bruckner) Die Alpen im Eiszeitalter; 3 vol, 1909
  • Die Gipfelflur der Alpen (1919)
  • Kun geografo Eduard Richter, he was editor of the Atlas der Österreichischen Alpenseen (Atlas of the Austrian Alpine Lakes, 1895).[3]
  • Projekto por Internacia Mapo de la Mondo[4]

Notoj redakti

  1. A to Z of Marine Scientists de Barbara Charton Alirita la 23an de marto 2020.
  2. "List of Past Gold Medal Winners" (PDF). Royal Geographical Society. Arkivita el la originalo (PDF) en 27a de septembro 2011. Alirita la 23an de marto 2020.
  3. Google Books Atlas der Österreichischen Alpenseen
  4. Great maps. [S.l.]: Dk Publishing. 2014. p. 212. ISBN 978-1-4654-2463-1.