Albrechtice (distrikto Ústí nad Orlicí)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Albrechtice

Municipo Albrechtice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km nordorente de urbo Lanškroun en valo de rivero Moravská Sázava. Vivas ĉi tie 424 loĝantoj (2023).

Albrechtice
germane Olbersdorf
vilaĝo
Preĝejo de sankta Anna
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Albrechtice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zábřeha montetaro
Rivero Moravská Sázava
Situo Albrechtice
 - alteco 395 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 39″ N 16° 38′ 40″ O / 49.92750 °N, 16.64444 °O / 49.92750; 16.64444 (mapo)
Areo 10,07 km² (1 007 ha)
Loĝantaro 424 (2023)
Denseco 42,11 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 547981
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Albrechtice (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.ou-albrechtice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Čermná, Lubník, Lanškroun, Strážná, Cotkytle kaj Sázava.

Historio redakti

En tempoj de sia ekesto Albrechtice nomiĝis Albrechtsdorf, pli poste ankaŭ Olbschtoff, Buttapilz kaj Olbersdorf. La vilaĝo ekestis okaze de reĝa koloniigo de ĉi tiea regiono kaj ĝia nomo signifas, ke temis pri "vilaĝo de homoj de Albrecht". Skribe estas vilaĝo Albrechtice unue menciita en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a al la monaĥejo Zbraslav en la jaro 1304. Pli poste, en la jaro 1356, tuta sinjorejo Lanškroun, al kiu la vilaĝo apartenis, fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl, poste ĝi estis havaĵo de familiaro Kostka el Postupice, sekve de Pernštejnoj kaj de Adam Hrzán el Harasov kaj post batalo apud Prago de Karel el Lichtenstein. Al tiu familiaro la sinjorejo apartenis ĝis nuligo de partimonia reĝimo en la jaro 1850. De la 1-a oktobro 1938 sekve de Munkena interkonsento estis la regiono apartenigita al t.n. Sudeta ĵupo kaj nazia Germanio. Post la dua mondmilito estis la germana loĝantaro ellandigita kaj en liberigitajn bienojn kaj domojn venis ĉeĥaj koloniistoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869780
1880868
1890926
1900816
1910825
1921768
JaroLoĝantoj
1930700
1950439
1961517
1970498
1980507
1991486
JaroLoĝantoj
2001495
2011469
2014467
2016462
2017464
2018475
JaroLoĝantoj
2019470
2020455
2021452
2022432
2023424

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

Sur monteto super la vilaĝo troviĝas, ĉirkaŭigita per la tombejo, kapelo de Sankta Anna. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1861 - 1865 sur loko de ligna sonorilturo el la duono de 18-a jarcento.

Ekipaĵo estas pseŭdogotika de J Mühl el la jaro 1908.

Statuaro redakti

Apud la ŝoseo al Laudon troviĝas statuaro de Pietato. Ĝi estas barokstila sur alta soklo datita 1704 kaj 1713.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.