Alcanadre [alkaNAdre] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Alcanadre devenas de la araba القناطر AL-QANÃȚIR "la pontoj", el la radiko KNTR.[1]

Alcanadre
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26509
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 669  (2023) [+]
Loĝdenso 22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 2° 7′ U (mapo)42.405555555556-2.1183333333333Koordinatoj: 42° 24′ N, 2° 7′ U (mapo) [+]
Alto 346 m [+]
Areo 31 km² (3 100 ha) [+]
Alcanadre (Provinco Rioĥo)
Alcanadre (Provinco Rioĥo)
DEC
Alcanadre
Alcanadre
Situo de Alcanadre
Alcanadre (Hispanio)
Alcanadre (Hispanio)
DEC
Alcanadre
Alcanadre
Situo de Alcanadre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcanadre [+]
vdr
La municipa teritorio de Alcanadre, en la nordoriento de la regiono.

Geografio redakti

Ĝi estas en la oriento de la malsupra parto de la nomita Valo de Ocón je 32 km de la rioĥa ĉefurbo, en angulo lime kun Navaro kiu estas tute apude al la urba kerno. Norde de la municipa teritorio fluas la rivero Ebro kiu trapasas la teritorion.

La municipa teritorio estas atingebla de la regiona ŝoseo LR-260. Laŭ tiu, Alcanadre estas inter la aŭtoŝoseo AP-68, kiu komunikas kun Calahorra sudoriente kaj Arrúbal, Agoncillo kaj Logronjo nordokcidente, kaj plej proksime la apuda Lodosa en Navaro trans Ebro.

Historio redakti

 
Placo.
 
Ĉefretablo de la preĝejo.

Alcanadre kaj la apuda Aradón formis areon de eŭska deveno kaj arabigita en la 8-a jarcento laŭ hegemonio de grafo Kasjo aŭ berbera tribo Banu Kasi. El islama pasinteco devenas la kapoj de maŭroj kiuj aperas simbole en la municipa blazono.

Aradón estis je 7 km de Alcanadre, kaj el tio restas nur ermitejo.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Galilea, kie oni malaltiĝis el 1 869 loĝantoj en 1940 ĝis nunaj 647.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo (irigacio, okivarkoj kaj vitoj) kaj turismo. Iam estis ankaŭ minado de glaŭberito kaj halito (salo) kaj gipso.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la Monto de la Botelo, fontanoj, banloko kaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.