Alcazarén [alkazaREN] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Alcazarén estas komprenebla etimologie kiel Du AlkazarojDu Kasteloj, el la araba al-qasrayn kiu signifas "la du alkazaroj". Tiukadre aperas du kastelturoj en la blazono.

Alcazarén
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47238
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 645  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 4° 41′ U (mapo)41.369722222222-4.6763888888889Koordinatoj: 41° 22′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 731 m [+]
Areo 48,04 km² (4 804 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcazarén (Provinco Valadolido)
Alcazarén (Provinco Valadolido)
DEC
Alcazarén
Alcazarén
Situo de Alcazarén
Alcazarén (Hispanio)
Alcazarén (Hispanio)
DEC
Alcazarén
Alcazarén
Situo de Alcazarén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcazarén [+]
vdr
Alcazarén en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Preĝejo de Santiago.
Kapelo de Karmen, kun muzikistoj en la kupolo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 48,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 632 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 750 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 34 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Matapozuelos, Mojados, Megeces, Hornillos de Eresma, Pedrajas de San Esteban kaj Olmedo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trafluas la rivero Eresma kaj rojo Cega.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj -devennomo Rueda-, legomoj, betoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Multaj laboristoj navedas ĉiutage al proksimaj urboj kiel Íscar, Pedrajas de San Esteban, Olmedo, kaj eĉ al Valadolido mem.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la du mudeĥaraj preĝejoj de malfrua 13-a jarcento nome de Santiago kaj de Sankta Petro (nuna kulturcentro). En la preĝejo de Santiago, nome en la interno de la absido estas restaĵoj de gotikostilaj freskoj de la transiro de la 14-a al la 15-a jarcentoj. La Kapelo de la Virgulino Karmen, de la 13-a jarcento, enhavas plurkolorajn gipsaĵojn ege originalaj, kun hispanamerika influo kaj interesaj figuroj de muzikistoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti