Rüdtligen-Alchenflüh

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Alchenflüh)
Rüdtligen-Alchenflüh
Blazono de Rüdtligen-Alchenflüh
Blazono de Rüdtligen-Alchenflüh
Blazono de Rüdtligen-Alchenflüh
Aerbildo de Rüdtligen-Alchenflüh
Aerbildo de Rüdtligen-Alchenflüh
Aerbildo de Rüdtligen-Alchenflüh
fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 5′ 5″ N 7° 34′ 55″ O / 47.08472 °N, 7.58194 °O / 47.08472; 7.58194 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 5″ N 7° 34′ 55″ O / 47.08472 °N, 7.58194 °O / 47.08472; 7.58194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2169
Areo 2,73 km²
Alteco 505 m super marnivelo
Poŝtkodo 3422
Komunumkodo 0420
Mapo de Rüdtligen-Alchenflüh
Mapo de Rüdtligen-Alchenflüh
Mapo de Rüdtligen-Alchenflüh
vdr


Pri la komunumo redakti

Rüdtligen-Alchenflüh estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2169 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

La komunumo Rüctligen-Alchenflüh, kiu konsistas el la du vilaĝoj Rüdtligen (norde de la aŭtovojo) kaj Alchenflüh (norde de la aŭtovojo), situas en la Svisa Mezlando en la flotebenaĵo de la rivero Emme, ĉe ties okcidenta bordo. Apud la aŭtovojo estiĝis granda vendejkvartalo, kiu kunkreskis kun la industria zono de la komunumo Lyssach. Per la komuna infrastrukturo (stacidomo) la komunumo estas ankaŭ forte ligita kun Kirchberg, kun kiu ĝi formas kvazaŭ setlejan unuon.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,73 km², de kiuj 5,9% estas kovritaj de arbaro, 61,5% servas por agrikulturo kaj 30,4% por setlado. [1]

Trafiko redakti

En Alchenflüh kruciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 1 kun la kantona ĉefvojo n-ro 23. Apud tiu vojkruciĝo troviĝas sur la komunuma teritorio ankaŭ la alveturejo al la svisa aŭtovojo A1, kiu pasante meze tra la komunumo dividas la du partojn Rüdtligen kaj Alenflüh. Sur la teritorio de Alchenflüh situas la stacidomo Kirchberg-Alchenflüh de la trajnlinio de Burgdorf al Soloturno. La komunumo krome estas bone konektita al la loka busreto de Burgdorf.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Alchenflüh datiĝas el la jaro 1409 kiel Alchenfluo. Dum mezepoko Alchenflüh estis tribunala distritko de la kiburga kampargrafejo Burgonjo, kiu en la jaro 1406 fariĝis berna havaĵo kaj estis integrita al la voktejo Wangen, kaj en la jaro 1471 atribuita al la voktejo Burgdorf. Ekzelize Alchenflüh apartenis al Kirchberg. [2]

La unua dokumenta mencio de Rüdtligen okazis iomete pli poste en la jaro 1241 kiel Ruetilingin. Ne klare pruvita mencio jam datiĝas el la jaro 894 el inventaro de la Monaĥejo Sankt-Galo. Historie Rüdtligen dividis la sorton de Alchenflüh, al kies tribunala distrikto ĝi apartenis. En la jaro 1833 la impoŝtodistriktoj Rüdtligen kaj Alchenflüh estis kunigitaj al loĝantara komunumo, kiu ĝis 1926 nomiĝis nur Rüdtligen kaj ek de tiam Rüdtligen-Alchenflüh. En la 1970-aj jaroj ekzistis projekto pri kuniĝo kun Kirchberg, kiu tamen en voĉdono de 1973 estis malakceptita.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti