Alconaba

municipo en Hispanio

Alconaba [alkoNAba] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Alconaba estas etimologie komprenebla kiel Kanabejo (el la araba al-qunnaba, 'kanabo', 'kanabejo').

Alconaba
municipo en Hispanio • setlejo
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Campo de Gómara
Poŝtkodo 42134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 198  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 2° 23′ U (mapo)41.723611111111-2.3852777777778Koordinatoj: 41° 43′ N, 2° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 007 m [+]
Areo 52,25 km² (5 225 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alconaba (Provinco Sorio)
Alconaba (Provinco Sorio)
DEC
Alconaba
Alconaba
Situo de Alconaba
Alconaba (Hispanio)
Alconaba (Hispanio)
DEC
Alconaba
Alconaba
Situo de Alconaba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alconaba [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Alconaba en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 196 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 270 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 11 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Alconaba, Cubo de Hogueras, Martialay kaj Ontalvilla de Valcorba. Ĝi limas kun Velilla de la Sierra, Renieblas, Soria, Candilichera, Los Rábanos kaj Aldealafuente.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 21 hektarojn, nome 1 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Cubo de Hogueras, Martialay kaj Ontalvilla de Valcorba.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti