Aldea del Obispo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la municiparo Sierra de Francia. Aldea del Obispo estas tradukebla al Domaro de la Episkopo, kio videblas en la blazono per episkopaj simboloj en maldekstre, kio indikas la feŭdisman devenon de la setlejo.

Aldea del Obispo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37488
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 275  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 6° 48′ U (mapo)40.707222222222-6.7922222222222Koordinatoj: 40° 42′ N, 6° 48′ U (mapo) [+]
Alto 690 m [+]
Areo 41,78 km² (4 178 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldea del Obispo (Provinco Salamanko)
Aldea del Obispo (Provinco Salamanko)
DEC
Aldea del Obispo
Aldea del Obispo
Situo de Aldea del Obispo
Aldea del Obispo (Hispanio)
Aldea del Obispo (Hispanio)
DEC
Aldea del Obispo
Aldea del Obispo
Situo de Aldea del Obispo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldea del Obispo [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldea del Obispo kaj Castillejo de Dos Casas, okupas totalan areon de 41,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 281 loĝantojn. Ĝi perdis 1 750 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Preĝejo de Sankta Sebastiano.

Aldea del Obispo fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ redakti