Aldea en Cabo
Aldea en Cabo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
Aldea en Cabo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | Komarko de Torrijos | ||
Poŝtkodo | 4545908 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Alejandro Morón Polo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 228 (2011) | ||
Loĝdenso | 8,77 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 11′ N, 4° 27′ U (mapo)40.186111111111-4.4547222222222Koordinatoj: 40° 11′ N, 4° 27′ U (mapo) | ||
Alto | 509 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldea en Cabo [+] | |||
Toponimio
redaktiLa nomo povus signifi "aldea en el extremo" (domaro ĉe pinto), alude al situo fina en la antikva senjorlando de Escalona.
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas Aldeaencabenses. La censita populacio en 2011 estis de 228 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,77 loĝ/km².
Situo
redaktiAldea en Cabo estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Komarko de Torrijos en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 509 m; je 59 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°11′10″ N 4°27′17″ Ok.
Geografio
redaktiLa municipo troviĝas situanta en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Cenicientos en la provinco de Madrido kaj Escalona, Paredes de Escalona kaj Nombela en la provinco de Toledo.
De nordo suden ĝi estas trafluata de la rojo Mayuelas, kiu formas la municipan limon kun Paredes, kaj kiu enfluas en la riveron Alberĉe.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie.
Historio
redaktiLa fondo ŝuldiĝas al setliĝo de grupo de kamparanoj de la apuda vilaĝo de Paredes al kiu apartenis tiu teritorio, kvankam ĝi dependis administre el vilaĝo Escalona. En 1786 Karlo la 3-a nomumis ĝin vilaĝo per Real Cédula (reĝa dokumento).
Dum la unua duono de la 20a jarcento la populacio atingis 800 loĝantojn, sed meze de la jarcento elmigrado kaŭzis kvaronigon de la nombroj al 200 loĝantoj komence de la 1980-aj jaroj kaj eĉ poste iomete plue malpliiĝis.