Aldealafuente

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Aldealafuente (Sorio))

Aldealafuente [aldealaFŬENte] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Aldealafuente estas etimologie komprenebla kiel Domaro de la Fonto.

Aldealafuente
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Campo de Gómara
Poŝtkodo 42134
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 2° 20′ U (mapo)41.671388888889-2.325Koordinatoj: 41° 40′ N, 2° 20′ U (mapo) [+]
Alto 1 009 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldealafuente (Provinco Sorio)
Aldealafuente (Provinco Sorio)
DEC
Aldealafuente
Aldealafuente
Situo de Aldealafuente
Aldealafuente (Hispanio)
Aldealafuente (Hispanio)
DEC
Aldealafuente
Aldealafuente
Situo de Aldealafuente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldealafuente [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Aldealafuente en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,72 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 86 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 19 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Aldealafuente, Ribarroya kaj Tapiela. Ĝi limas kun Alconaba, Candilichera, Tejado, Cabrejas del Campo Aliud, Gómara, Los Rábanos kaj Cubo de la Solana.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Ribarroya kaj Tapiela.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti