Aldealcorvo [aldealKORbo] estas municipo en la centroriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Aldealcorvo estas komprenebla etimologie kiel Domaro de la Korvo.

Aldealcorvo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40389
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 3° 48′ U (mapo)41.243888888889-3.7919444444444Koordinatoj: 41° 15′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto 956 m [+]
Areo 5 km² ( 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldealcorvo (Provinco Segovio)
Aldealcorvo (Provinco Segovio)
DEC
Aldealcorvo
Aldealcorvo
Situo de Aldealcorvo
Aldealcorvo (Hispanio)
Aldealcorvo (Hispanio)
DEC
Aldealcorvo
Aldealcorvo
Situo de Aldealcorvo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldealcorvo [+]
vdr
Aldealcorvo en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 6,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 19 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 20 el 1991.

Ĝi distas 50 km de Segovio, provinca ĉefurbo, kaj 10 km de Sepúlveda, distrikta ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Sepúlveda, Condado de Castilnovo kaj San Pedro de Gaíllos.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aldealcorbo aligis la teritorion de la nuligita municipo Consuegra de Murera en la popolnombrado de 1857. Sed en 1973,​ Aldealcorvo disigis parton de sia teritorio, inklude la domaron Consuegra de Murera, kiu aliĝis al la municipo Sepúlveda.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Marteno.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti