Aldealengua estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Aldealengua derivas el Aldealuenga, kiu estus tradukebla etimologie al grandamalproksima domaro.

Aldealengua
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 668  (2023) [+]
Loĝdenso 122 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 59′ N, 5° 33′ U (mapo)40.982222222222-5.55Koordinatoj: 40° 59′ N, 5° 33′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 5,48 km² ( 548 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldealengua (Provinco Salamanko)
Aldealengua (Provinco Salamanko)
DEC
Aldealengua
Aldealengua
Situo de Aldealengua
Aldealengua (Hispanio)
Aldealengua (Hispanio)
DEC
Aldealengua
Aldealengua
Situo de Aldealengua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldealengua [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 5,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 677 loĝantojn. Ĝi gajnis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ties proksimeco al la provinca ĉefurbo (10 km).

Limas kun loĝlokoj Cabrerizos, Aldearrubia kaj San Morales. Ĝi distas 10 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Romanik-mudeĥara absido de la Preĝejo de Santiago.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo kaj servoj ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti