Aldeatejada estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Aldeatejada estas tradukebla etimologie al Tegmontohava Domaro.

Aldeatejada
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37187
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 518  (2023) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 5° 42′ U (mapo)40.923333333333-5.6925Koordinatoj: 40° 55′ N, 5° 42′ U (mapo) [+]
Alto 794 m [+]
Areo 31,42 km² (3 142 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldeatejada (Provinco Salamanko)
Aldeatejada (Provinco Salamanko)
DEC
Aldeatejada
Aldeatejada
Situo de Aldeatejada
Aldeatejada (Hispanio)
Aldeatejada (Hispanio)
DEC
Aldeatejada
Aldeatejada
Situo de Aldeatejada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldeatejada [+]
vdr
PAnoramo

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aldeatejada, El Soto, Finca La Cordillera, Las Peñas, Los Hoyos, Otero Vaciadores, Porquerizos, Salvadorique, Sanchoviejo kaj Vistahermosa krom la senhomejoj Montalvo Mayor, Montalvo Primero, Teso del Cercado kaj Villa Benito, okupas totalan areon de 31,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 2 210 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ĝis proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas nur 6 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. En 1626 okazis inundo de la rivero Tormes, kiu damaĝis domojn kaj la preĝejon.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis kune kun loĝejoj por ĉefurbaj loĝantoj (dormurbo).

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti