Aude (rivero)

(Alidirektita el Aldeo)

La rivero Aude situas en suda Francio kun longeco de 224 km. Ekzistas departemento de la sama nomo.

Aude
almara rivero
Bazaj informoj
Longeco ĉ. 224 km
Akvokolekta areo 5 327 km²
Fluo
Fonto En la Pireneoj en la areo de Les Angles (Pyrénées-Orientales)
- Alteco super marnivelo ĉ. 2 180 m
- Koordinatoj 42° 34′ 25″ N, 2° 1′ 13″ O (mapo)42.5736111111112.0202777777778
Enfluejo Sur la areo de Fleury (Aude) en Mediteraneon
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 43° 12′ 45″ N, 3° 14′ 26″ O (mapo)43.21253.2405555555555
Geografio
Map
vdr
La malnova ponto en Carcassonne
Aude ĉe Axat.
Quillan: Pont Vieuxx (france por malnova ponto)

Etimologio redakti

La rivero havis multajn nomojn dum la historio. Ĝi estis nomita tiele la unuan fojon en la jaro 1342 kiel Auda ou la Ribera d'Aude[1].

Antikvaj aŭtoroj uzis nomojn kiel Narbôn (Polibio), Atax (Strabo, Plinio, Pomponio Mela). Kaj dum la Mezepoko oni uzis Adice, denove Atax, Fluvium Atacis, Flumine Atace, Flumen Ataze kaj eĉ Jŭta Aditum fluvium[1]. La aktuala nomo devenas de malformo de la nomo 'Atax kaj kiu devenas de la gaŭla termino atacos por tre rapida[2]

Vojo de la rivero redakti

 
La vojo de la rivero Aude, ruĝe la limoj de la departemento

La fonto troviĝas en la montaro de Carlit, ĉe Aude (lago) en alteco de 2.185 m en la komunumo Les Angles (departemento Pyrénées-Orientales) kaj ĝi iras al la mediteranea maro apud Narbonne en Grau de Vendres (proksime al Cabanes-de-Fleury), sur la limo de la departementoj Aude kaj Hérault.

De la Pireneoj ĝis Carcassonne ĝi unue iras de sudo al nordo kaj aperas kiel tipa montara akvofluo, kiu pasas Capcir, plenigas kelkajn akvoprovizejojn en (Matemale kaj en Puyvalador.

De Axat, post akcepto de la akvo de la rivero Aiguette de dekstre kaj de Rébenty maldekstre, ĝi rompas la kalkan barilon de la antaŭ-Pireneoj kaj pasas serion de malgrandaj komunumoj: Quillan, Espéraza, Couiza, Alet-les-Bains kaj Limoŭ.

Post Carcassonne la direkto estas orienten al la mediteranea maro. La ĉefaj alfluoj estas de Orbieu dektre kaj de Argent-Double kaj Cesse maldekstre.

Inter Carcassonne kaj Homps la Canal du Midi estas paralela al la rivero. La distanco foje estas malpli ol 50 metroj (ekzemple apud Trèbes, oriente de Marseillette aŭ inter Homps kaj Argens-Minvervois). La kanalo troviĝas je la maldekstra flanko de la valo kaj ĉiam estas super la rivero.

Post Ventenac-en-Minervois kun sia fama kooperativo, la canalo iras norden. Post la pitoreska vilaĝo Le Sommail la Canal du Midi estas ligata al la rivero Aude per Canal de Jonction kaj per Canal de la Robine kun la urbo Narbonne. La Canal de Jonction estis konstruita 100 jaroj post la malfermo de la Canal du Midi kaj ĝi havas 7 kluzojn por diferenco de alteco de 21 metroj sur 5 kilometroj.

Ĉi tiu linio egalas proksimume al la suda rando de la regiono Minervois, kiu estas registrita kiel AOC ekde 1985 kaj produktas 170 000 hl vino sur 5000 ha de la vinberspecoj Syrah, Grenache, Carignan, Cinsault kaj Mourvèdre per 30 kooperativoj kaj 220 individuaj vinproduktantoj.

Kun la paralela Canal du Midi la rivero pasas regionon de vinberkulturo kaj atingas la ebenaĵon de Narbonne.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Jacques Amiel, op. cit., p. 21.
  2. L'étymologie du mot Aude sur arbre-celtique.com. Consulté le 11 juin 2008.

Eksteraj ligiloj redakti