Aldozoj estas monosakaridoj, do karbonhidratoj, kiuj kontraŭe al la ketozoj portas sian karbonil-funkcion en ĉenfina pozicio. Per la kunmeto kun la vortero "aldo-" oni informas pri la aparteno al la aldozoj: Oni parolas pri aldoheksozoj, aldopentozoj ktp.

D-glukozo en la projekcio de Fiŝero.

La oksidiĝo de la aldehidgrupo de la aldozoj liveras aldonacidojn, ĝia redukcio alditolojn.

Listo de aldozojRedakti