Alejandro Cossavella
Alejandro Cossavella (naskiĝis la 20-an de oktobro 1965 en Argentino) estas esperantisto kaj transnacia muzikisto. En Esperantujo li kelkfoje uzas la nomformon "Ale Kosabela".
Alejandro Cossavella | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1965 (58-jaraĝa) en Bonaero |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.ipernity.com/home/alejandrocossavella/?lg=eo |
Li loĝas en Brasília, Brazilo, kie li regule koncertas hispane, portugale, angle kaj esperante. Li muzikis en Esperanto-renkontiĝoj interalie en Nederlando, Francio, Finnlando, Pollando, Brazilo kaj Germanio.
Muzika kariero
redaktiEn Esperanto li kantas siajn proprajn kanzonojn kaj kelkajn de aliaj muzikistoj. Kun la grupo La Porkoj li produktis la albumon Ŝako (1999). En 2002 kun Flavio Fonseca li muzikis en "Brazila kolekto - Tom Jobim en Esperanto". Kun Strika Tango li en 2004 kreis la albumon "Civilizacio".
Krome li kontribuis al BA2 per proza teksto.
De aŭtuno de 2008 ĝis januaro de 2009 li entreprenis koncertan turneon tra Eŭropo organizitan de EUROKKA.
Diskaro
redakti- Ŝako (1999, kun La Porkoj)
- Civilizacio (2004, kun Strika Tango)
- Revolucio en pajleraro (2009, sole)
- Tro (2019, kun Ale kaj Vojaĝo)
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Alejandro Cossavella ĉe YouTube
- Esperantaj muzikaj grupoj de Alejandro Cossavella ĉe Vinilkosmo
- Intervjuo kun Alejandro Cossavella ĉe Varsovia Vento
- La Porkoj Arkivigite je 2005-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Eŭropa turneo 2008 Arkivigite je 2011-08-15 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Esperantomuziko