Alejo Carpentier [aleĥo karpentjer’] (naskiĝis la 26-an de decembro 1904 en Havano, mortis la 24-an de aprilo 1980 en Parizo) estis romanisto, eseisto kaj muzikologo kuba; li influis elstare la latinoamerikan literaturon dum la 1970-aj jaroj.

Alejo Carpentier
Persona informo
Alejo Carpenter y Valmont
Naskonomo Alejo Carpentier Valmont
Naskiĝo 26-an de decembro 1904 (1904-12-26)
en Laŭzano
Morto 24-an de aprilo 1980 (1980-04-24) (75-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Tombejo Colón vd
Lingvoj hispanafrancarusa vd
Ŝtataneco KuboFrancio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • eseisto • muzikologo • literaturkritikisto • diplomato • universitata instruisto • eldonisto vd
Aktiva en HavanoParizoKarakaso vd
Aktiva dum 1924– vd
Verkado
Verkoj The Kingdom of this World ❦
El siglo de las luces ❦
The Harp and the Shadow vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Carpentier estis filo de rusa instruistino pri lingvoj kaj franca arkitekto. Je sia 12-a vivjaro li translokiĝis kun sia familio al Parizo, kie li ekstudis muzikan teorion. Je sia reveno al Kubo li ekstudis arkitekturon, kion li neniam finis. Li eklaboris kiel ĵurnalisto - tiel li perlaboris por vivteni sin dum almenaŭ 30 jaroj - kaj kunlaboris kun maldekstraj movadoj en la 1920-aj jaroj, estis malliberigita en 1927 kaj kiam li eliris la karceron, li ekziliiĝis en Francion (1928-1939). Tie li konis la surealistojn, André Breton, Paul Éluard, Louis Aragon, Jacques Prévert kaj Antonin Artaud. Dum li loĝis en Francio, li vizitis foje Hispanion, kie li ekadoris la barokan stilon.

Li revenis al Kubo kaj plu laboris kiel ĵurnalisto. Iam li ĉeestis vuduan ceremonion, kio ekvekis plian intereson pri la afrikakubanismo. En 1943 li faris vojaĝon, gravan por li, al Haitio, kie li vizitis la fortikaĵon de La Ferriere kaj la Palacon de Sans-Souci (Sen peno), ambaŭ konstruitaj de la nigra reĝo Henri Christophe.

Carpentier, fame konata pro sia baroka stilo kaj teorio pri “mirinda realo” havas inter siaj verkoj Ecue-yamba-o! (Laŭdata estu Dio) (1933, en antaŭmilita Hispanio) pri la afrikakubaj folkloro kaj mitologio. El reino de este mundo (La regno de tiu ĉi mondo) (1949) temas pi haitia revolucio; en ties enkonduko Carpentier klarigis sian ideon pri “mirinda realo”, kion kelkaj kritikistoj konsideras kiel sinonima de “magia realismo”.

Ekde 1945 ĝis 1959 li loĝis kaj laboris kiel ĵurnalisto en Venezuelo, loko kiu tutcerte inspiris lin pri sia sennoma sudamerika lando, kie okazas la plej granda parto de Los pasos perdidos (La perditaj paŝoj) (1953). Li revenis al Kubo post la revolucio de 1959 kaj laboris en kuba ambasadejo en Francio. En 1977 ricevas la gravan hispanan premion Cervantes kaj en 1979 la francan premion Médicis. Li mortis en Parizo en 1980.

Ĉefaj verkoj redakti

  • El acoso (1956)
  • La guerra del tiempo (1956)
  • El siglo de las luces (La lumiga jarcento) (1962)
  • La ciudad de las columnas (1970)
  • El recurso del método (1974)
  • Concierto barroco (1974)
  • La consagración de la primavera (1978)
  • El arpa y la sombra (1979)