Aleksander Ładoś

Aleksander Wacław Ładoś (naskiĝis la 27-an de julio 1891 en Lvovo, mortis la 29-an de decembro 1963 en Varsovio) – pola diplomato, konsula oficisto, publicisto kaj politikisto, ankaŭ katoliko kaj framasono. Dum la dua mondmilito estis ministro en registaro en ekzilo en Angers. Ĉeforganizanto de sekreta operaco "Pasportaj aferoj", kiu ebligis savi de holokaŭsto ĉ. 400 eminentajn judojn. De la jaro 2020 li estas Justulo inter la popoloj de la Jad Vaŝem.

Aleksander Ładoś
Aleksander Ładoś, foto el la jaro 1927
Aleksander Ładoś, foto el la jaro 1927
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1891 (1891-12-27)
en Lvivo,  Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de decembro 1963 (1963-12-29) (72-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Lviva Universitato
Okupo
Okupo diplomatopolitikisto
vdr

Vivo redakti

Filo de Jan, pli sperta konsilisto de Poŝto-Direktoraro en Lvovo kaj Albina el domo Kalous. Li finis kun distingo la 4-an Klasikan Gimnazion en Lvovo, poste studis historion en Filozofia Fakultato de Universitato de Lvovo je la nomo al Johano la 2-a Kazimiro. En 1913 komencis politikan agadon en Pola Popola Partio "Piast", persone ekkonante Wincenty Witos kaj Jan Dąbski. Post eksplodo de la unua mondmilito partoprenis en organizaĵo Orienta Legio, poste forveturante al Laŭzano, kie daŭrigis rompitajn studojn.

Post reakiro de sendependeco, printempe 1919 revenis al la lando kaj junie 1919 eniris al diplomatia servo de la Dua Pola Respubliko. Ĝis printempo 1920 delegito pri plebiscito en Teŝinio, Spiŝo kaj Oravo. De aprilo 1920 laboranto de la centrejo de MSZ (Ministerio pri Eksteraj Aferoj) en Varsovio, de la 17-a de aŭgusto 1920 gvidanto de Gazetara Fakultato de MSZ. En la jaroj 1920-21 estis sekretario de la pola delegitaro por pacaj interparoloj (Traktato de Rigo, 1921) kun Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko en Minsko kaj Rigo, partoprenis en interparoloj de Jan Dąbski kun Adolf Joffe. Decembre 1921 nomumita gvidanto de Mezeŭropa Fakultato en Politika Departemento de MSZ, de la 31-a de januaro 1922 superulo de tiu ĉi fakultato. La 9-an de oktobro 1923 estis nomumita delegito en Rigo, sed post la maja puĉo malnomumita. La 1-an de marto 1927 nomumita ĝenerala konsulo de Pollando en Munkeno. Post transpreno la 30-an de junio 1931 de la funkcio de vicĉefministro pri eksteraj aferoj fare de Józef Beck estis maldungita de MSZ.

Ĝis germana invado en Pollandon kaj sovetia invado en Pollandon okupiĝis pri politika publicismo (publicistiko). Ĉefredaktoro de Gazeta Handlowa (Komerca Gazeto), publikigis en Odnowa, Polonia, Wieczór Warszawski, ABC, Zwrot kaj Goniec Warszawski, uzante pseŭdonomon Wacław Nienaski. Li kritikis politikon de Józef Beck, politike alproksimiĝis al Fronto Morges.

De la 3-a de oktobro ĝis la 7-a de decembro 1939 plenumis funkcion de senpostena ministro (ministro sen portfolio) en registaro de Władysław Sikorski flanke de Popola Partio, poste anstataŭita de Stanisław Kot. Membro de Ministrar-Komitato pri Landaj Aferoj kadre de la Popola Partio ekde la 8-an de novembro 1939. De la 24-a de majo 1940 ĝis julio 1945 plenumis mision de delegito en Berno en rango de la portempa aferŝarĝito (Chargés d’affaires ad (per) interim).

Li restis inter elmigrantaro. De septembro 1945 ĝis julio 1946 loĝis en Laŭzano, aŭtune 1946 setlis en Clamart apud Parizo. En 1960 revenis al Pollando, ekloĝinte en Varsovio, kie post mallonga malsano mortis. Entombigita en la Tombejo Powązki en Varsovio.

Li postlasis tri volumojn de nepublikigitaj memoraĵoj.

Kodnoma operaco "Pasportaj aferoj" redakti

Depost Wannsee-konferenco komenciĝas la germana holokaŭsto de judoj. Aleksander Ładoś tre frue ekkonsciis tion entreprenante senprecedencan operacon evakui judojn helpe de fremdaj pasportoj. Li estis ĉefreprezentanto de la pola registaro en ekzilo kune kun judo Juliusz Kuhl, laboranto de la diplomatiejo, konsulo Konstanty Rokicki kaj konsilisto Stefan Ryniewicz. Flanke de judoj pri tio okupiĝis rabeno Israel Chaim Eiss el Ustrzyki Dolne, gvidanto de ortodoksa organizaĵo Agadut Israel, kun la helpo de Abraham Silberschein, kreinto de Help-Komitato de Judoj Milit-Tuŝitaj en Ĝenevo kaj familio Sternbuch el Montreux. Falsajn pasportojn certigis svisa civitano Rudolf Hugli, honora konsulo de Paragvajo, pripagata komence de la pola ambasadejo en Berno kaj poste de judaj medioj el Usono kaj Svislando. Liston de personoj por saviĝo preparis judoj mem. Surbaze de novaj dokumentoj judoj de Ĝenerala Gubernio ne estis direktataj al germanaj ekstermejoj, sed al fremdlandaj internigejoj por eventuala interŝanĝo kontraŭ germanoj - ofte pere de Pawiak kaj koncentrejo en Vittel. Krom paragvajaj pasportoj estis ankaŭ honduraj, salvadoraj, boliviaj kaj identigiloj direkte al brita Palestino. El 4 mil disdonitaj dokumentoj sukcesis saviĝi ĉ. 400 judoj, ĉar intertempe landoj de Latinameriko eksciis pri la falsaj dokumentoj kaj rifuzis ilin akcepti. Polaj diplomatoj post longaj streboj konvinkis ilin, sed estis jam malfrue, la pasportanoj perdis la vivon. Ankaŭ svisa polico enketis tiun ĉi eksterleĝan agadon.

Distingoj redakti

Li posedis interalie Ordenon de la Renaskiĝo de Pollando de la 4-a klaso, latvan Ordenon de Tri Steloj de la 3-a klaso, rumanan Ordenon de la Krono de la 2-a klaso kaj jugoslavian Ordenon de Sankta Savao de la 2-a klaso.

La 12an de februaro 2018 la Marŝalo (Prezidanto) de Pola Senato Stanisław Karczewski inaŭguris memortabulon en ĉefurbo de Svislando Berno kiu memorigas la polojn kiuj organizis tiun senprecedencan operacon evakui judojn helpe de fremdaj pasportoj la operacon "Pasportaj aferoj".([1])

Kontroversio de la Instituto Jad Vaŝem redakti

Aprile 2019 la Instituto Jad Vaŝem informis pri atribuo de la titolo Justulo inter la popoloj al konsulo Konstanty Rokicki, kiun konsideris gvidanton de la Grupo de Ładoś kaj pri atribuo de la agnosko-esprImoj al „konsuloj” Aleksander Ładoś kaj Stefan Ryniewicz. La decido enhavanta seriozajn faktografiajn erarojn (Ładoś kaj Ryniewicz estis superuloj al Rokicki, sed ne liaj subuloj kaj neniu el ili estis konsulo) renkontiĝis kun protesto de la familio Rokicki, kies reprezentntino rifuzis akcepti la medalon ĝis klarigo de la afero pri la du ceteraj diplomatoj. La decido ankaŭ kaŭzis reagon de pli ol 30 savitoj el la Grupo de Ładoś, kiuj sendis al Jad Vaŝem protestan leteron. Ankaŭ pola ambasadoro en Svislando Jakub Kumoch, precizigis la decidon de Jad Vaŝem kiel „miskompreno”, substrekante ke Rokicki agis sub gvido de Ładoś kaj Ryniewicz. Ankaŭ protestis unu el malkovrintoj de la Grupo de Ładoś, pola honora konsulo en Zuriko, Markus Blechner.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Aleksander Ładoś, en: Leksykon historii Polski (Leksikono de la historio de Pollando), redakto de Michał Czajka, "Wiedza Powszechna", Warszawa 1995
  • Zbigniew Parafianowicz, Michał Potocki, "Momenty natury ściśle humanitarnej nakazują nam pójść jak najdalej". Zapomniany Sprawiedliwy. Archiwa szwajcarskiej policji pozwalają odtworzyć przebieg akcji ratowania polskich Żydów. (Momentoj strikte humanecaj ordonas al ni iri kiel eble plej malproksimen. Forgesita justulo inter la popoloj. Arkivoj de svisa polico permesas al ni rekonstrui trapason de la kampanjo savi polajn judojn)) "Dziennik. Gazeta Prawna, 8.08.2017, p. 1-3

Referencoj redakti