Aleksander Korĵenkov

rusa esperantisto, Esperantisto de la jaro 2009

Aleksander Korĵenkov (ruse Александр Корженков; naskiĝis en 1958 en Kamiŝlov, Sverdlovska provinco, Sovetunio) estas sovetia kaj rusia esperantisto.

Aleksander Korĵenkov
Persona informo
Naskiĝo 23-an de majo 1958 (1958-05-23) (65-jaraĝa)
en Kamiŝlov, Sverdlovska provinco,  Sovetunio
Lingvoj Esperantorusapolafranca
Loĝloko KaliningradoTjumenoJekaterinburgo
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Tjumena industria universitato
Familio
Edz(in)o Halina Gorecka
Okupo
Okupo esperantistoinĝenieroesperantisto
vdr

Li studis en la Tjumena Industria Instituto. Inĝeniero pri petrolaj duktoj kaj konstruado en Tjumeno kaj ekde 1984 en Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo). En somero 2001 li translokiĝis al Kaliningrado.

Esperanto-agado redakti

Li esperantistiĝis en Tjumeno (1976). Tie prezidis la lokan esperanto-klubon kaj regionan organizon. En 1981-1982 li estis sekretario de LKS - neoficiala tutlanda organizo, opozicia al ASE. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj Urala E-Komitato kaj rondo Kulturo, tre aktivaj en la 1980-aj jaroj. Komitatano de la Urala Esperantista Societo. Vicprezidanto de Ruslanda E-Asocio (1992-1994). Prezidanto de REU (1995-1997). Komitatano A de UEA por Rusio (1995-1998), Komitatano B de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj, multajn prelegojn, lekciojn, kursojn.

Eldonado kaj verkado redakti

Li eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn Sezonoj, Ekzakte kaj aliajn. Li redaktis la revuon La Ondo de Esperanto de 1991 ĝis la jaro 2020, kiam la gazeto fariĝis virtuala. Li eldonis kun sia edzino Halina Gorecka pli ol 75 librojn en/pri esperanto kaj tradukis kelkajn librojn. Korĵenkov estas aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Li estas estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (1992—) kaj la sola ruslanda membro en la Esperanta PEN-Centro.

Ĉefaj originalaj verkoj redakti

  • Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro. Eseoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2007.
  • Anton Ĉeĥov en Esperanto. Eseoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. Prelego prezentita okaze de la centjariĝo de la morto de Ĉeĥov.
  • Bibliografio de Esperantaj kaj interlingvistikaj libroj eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Bibliografioj. Sezonoj. Kaliningrado. 2005.
  • Esperanta-rusa vortaro / Slovar esperanto-russkij. Jekaterinburg. 1997. 30 paĝoj.
  • Esperanto en Ruslando. H. Gorecka, A. Korĵenkov. Sezonoj. Jekaterinburg. 2000.
  • Esperanto post la jaro 2000. UEA. Rotterdam. 1998.
  • Fjodor Dostojevskij en Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. Prelego prezentita okaze de la lanĉo de "Blankaj noktoj" (15 jun 2002).
  • Historiaj Studoj. Sezonoj. Jekaterinburg. 1992. 167 paĝoj
  • Historio de Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. 128 paĝoj.
  • Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Sezonoj / Litova E-Asocio. Kaliningrado / Kaunas. 2009. 320 paĝoj.
  • Katalogo de esperantaj kaj interlingvistikaj libroj eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. H. Gorecka, A. Korĵenkov. Sezonoj. Jekaterinburg. 1999 (3-a eld).
  • Konciza gramatiko de Esperanto / Kratkaja grammatika esperanto. Ruslanda Esperantisto. Jekaterinburg. 1997. 15 paĝoj.
  • Unu ringo ilin regas. J.R.R. Tolkien en Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2008. 16 paĝoj.
  • Zamenhofologio. Aktualaj problemoj kaj taskoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2009. 16 paĝoj.
  • Ĉiuj kune. Aktoj de la Strategia Forumo, Montpeliero 1998. Corsetti, Lee, Tonkin, Peyraut, Korĵenkov. UEA. Rotterdam. 1999.

Aliaj agadoj redakti

Krom la eldona agado, Korĵenkov ofte instruas Esperanton al junularo.

Li estis nomumita Esperantisto de la Jaro en 2009 "pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta tiu-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko". Pro sia agado, li kune kun sia edzino ricevis en 2010 la FAME-premion.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti