Malfermi la ĉefan menuon

Aleksander Kwaśniewski

politikisto

Aleksander KWAŚNIEWSKI [kvaŝnjevski] (naskiĝis la 15-an de novembro 1954 en Białogard) estas pola politikisto. De 1995 ĝis 2005 li estis Prezidento de Pollando.

Aleksander Kwaśniewski
Aleksander kwasniewski konferencja.jpg
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1954 (1954-11-15) (65-jara)
en Białogard
Lingvoj pola lingvo
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Gdansko
Subskribo Aleksander Kwaśniewski
Familio
Edz(in)o Jolanta Kwaśniewska
Infano Aleksandra Kwaśniewska
Profesio
Profesio politikistoĵurnalisto
TTT
Retejo http://www.kwasniewskialeksander.eu/
Information icon.svg
vdr

Kariero en politikoRedakti

Jam en komunisma tempo (de 1985 ĝis 1987) li estis ministro pri junularo sub ŝtatestro Wojciech Jaruzelski. Dum la demokratiiĝo en 1989 li partoprenis flanke de la komunisma partio PZPR la tiel nomatajn rondotablajn-konferencojn kun la opozicia sindikato Solidarność, la katolika eklezio ktp. Post malfondo de la komunisma partio li fariĝis prezidanto de nova socialdemokrata partio SdRP.

En 1995 li venkis en baloto kontraŭ la ĝistiama Prezidento de Pollando Lech Wałęsa, reelekto por pliaj kvin jaroj okazis en 2000. Trian kandidatiĝon ne permesis la pola konstitucio.

Kiam li fariĝis prezidento, li nuligis sian membrecon en SdRP por esti prezidento de ĉiuj poloj. Dum lia oficperiodo Pollando fariĝis membro de NATO kaj de Eŭropa Unio. Bonajn rilatojn li flegis kun ŝtatestroj George W. Bush (Usono), Valdas Adamkus (Litovio), Rudolf Schuster (Slovakio), Václav Havel (Ĉeĥio) kaj (almenaŭ ĝis 2004) Leonid Kuĉma (Ukrainio). Kvankam Kwaśniewski estis sufiĉe populara, lia politiko estis ofte kritikata.

Lia oficperiodo finiĝis en decembro 2005; lia posteulo estas Lech Kaczyński.

Aleksander Kwaśniewski kaj EsperantoRedakti

Li estis la Alta Protektanto de 61-a IJK (Internacia Junulara Kongreso) en Zakopane en 2005 jaro organizita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

OrdenojRedakti