Aleksandera Arkipelago

La Aleksandera ArkipelagoAleksandra Arkipelago estas 500 km longa arkipelago, aŭ grupo de insuloj, de Nordameriko ĉe la sudorienta marbordo de Alasko. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1,100 insulojn, kiuj estas la pintoj de la merĝita marborda montoĉeno kiu eliras el la Pacifika Oceano. Profundaj kanaloj kaj fjordoj separas la insulojn inter si kaj al la kontinento. La nordaj partoj de la Interna Trapasejo estas ŝirmitaj de la insuloj.

Aleksandera Arkipelago
Mapo
Mapo
insularo
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 57° 29′ N, 135° 6′ U (mapo)57.483333333333-135.1Koordinatoj: 57° 29′ N, 135° 6′ U (mapo) f1
Aleksandera Arkipelago (Alasko)
Aleksandera Arkipelago (Alasko)
DEC
Aleksandera Arkipelago
Aleksandera Arkipelago

Map

Nombro de insuloj ca. 1100
Ĉefa insulo Baranof Island
Tuta areo 35 000 km²f1
Loĝantoj 37 159 f2
MODIS-satelita bildo de la Aleksandera Arkipelago
MODIS-satelita bildo de la Aleksandera Arkipelago
vdr

La insuloj havas neregulajn, krutajn marbordojn kaj densajn ĉiamverdajn kaj moderklimatajn pluvarbarojn.

La plej grandaj insuloj estas Ĉiĉagof, Admiralty, Baranof, Vrangela, Revillagigedo, Kupreanof, Dall kaj Princo de Kimrio. Ĉiuj insuloj estas krutaj, dense arbaraj kaj havas abundon de naturo.

La Tlingitoj kaj la Haidoj estas indiĝenoj de la areo. La Cimŝianoj kiu troviĝas en la insulo Annette ne estas devenaj el la areo, kaj enmigris al la regiono el Brita Kolumbio fine de la 19a jarcento.

Ketchikan en Revillagigedo kaj Sitka en Baranof estas la plej grandaj urboj de la insuloj. La plej loĝataj lokoj de la plej granda urbo en la regiono, nome Juneau, estas kontinentaj, kvnkam partoj de la urbo estas ankaŭ en la insulo Douglas, kiu estas parto de la arkipelago.

Turismo, fiŝkaptado kaj lignoproduktado estas la ĉefaj industrioj de la insuloj.