Aleksandr Ĥarkovskij

Aleksandr Ĥarjkovskij (ruse Александр Самуилович Харьковский; Odeso, 1934 - Usono, 15-a de Aprilo 2019) estis sovetia-usona ĵurnalisto. Rusiano kaj sovetiano, ekde 1982usonano.

En Usono vivis sub la nomo Alexander Karkovsky. Esperantistiĝis en 1957. Verkis por scienc-popularaj gazetoj Vokrug sveta, Znanije – sila kaj similaj. Publikigis serion de artikoloj pri esperantistoj en la ruslingva junulara ĵurnalo Sovetskaja molodjoĵ (Riga, Latvio). Aŭtoro de la ruslingva libro La homo kiu ekvidis la mondon (pri Vasilij Eroŝenko). En usona ruslingva gazetaro publikigis artikolojn pri sciencistoj kaj esperantistoj, ankaŭ pri judaj temoj.

Eksteraj ligiloj redakti