Aleksandr Baŝlaĉov

Soveta rokpoeziisto (1960-1988)

Aleksandr BAŜLAĈOV (ruse: Александр Николаевич Башлачёв, 27.V.1960 - 17.II.1988) - soveta poeto, kiu kantis siajn kantojn rokmaniere. Apartenis la rokan movadon de Leningrado, kiun apartenis Coj, la grupo Akvarium, la grupo "Alisa", ktp. Sed li preferis ludi gitare, uzante nek elektrajn instrumentojn, nek muzikgrupon. Sed liaj kantoj estas verkitaj en tre bela rusa lingvo, do li estas unu el la plej gravaj anoj de soveta rokmovado, oni lin komparas pri Visockij. Estro de la grupo Graĵdanskaja Oborona, Jegor Letov, opiniis, ke Baŝlaĉov estis la plej granda poeto el sovetaj rokistoj.

Aleksandr Baŝlaĉov
Aleksandr en 1987 Moskve
Aleksandr en 1987 Moskve
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1960 (1960-05-27)
en Ĉerepovec
Morto 17-an de februaro 1988 (1988-02-17) (27-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per falo vd
Tombo Kovalyovskoye cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Urala Ŝtata Universitato vd
Profesio
Alia nomo СашБаш vd
Okupo poeto • kantistokantaŭtoroĵurnalistogitaristo vd
Aktiva dum 1983– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li faris sinmortigon 17.II.1988 pro tio, ke lia filo mortis.

Unu el la plej famaj liaj kantoj estas "Tempo de sonoriloj" (ruse: "Время колокольчиков"), kiu iĝis simbolo de rusa roko. Post ĝi Aleksandr kutimis aspekti kun kolĉeno, al kiu estis ligitaj sonoriletoj karikaturante kristanan kruceton (kutima Rusie kaj Eŭrope signo de baptiĝo). Poste li donacis la suveniron al Janka.

Kvankam lia unua ido mortis, naskiĝis lia alia ido, sed post lia morto.

Aleksandr estas aŭtoro de la fama frazo: "Mi ŝatas la literparon BG sed ne la meman" (linio el unu el liaj kantoj). "BG" estas la unuaj literoj de nomo kaj familinomo de s-ro Grebenŝĉikov, estro de la grupo "Akvarium", sed la literparo "GB" signifis sovetan "Ŝtatan Sekurecon" (poro de KGB), estinte efika simbolo de teruro.