Aleksandr Vasiljeviĉ KOLĈAK (ruse Александр Васильевич Колчак) (naskiĝinta la 16-an de novembro 1874, Sankt-peterburgo, Rusio — mortinta la 7-an de februaro 1920, Irkutsk, Rusio), rusa esploristo de la norda poluso, mararmea oficiro, komandanto de la siberiaj kontraŭbolŝevikaj fortoj dum la rusa enlanda milito, 1919-20. Estis kaptita kaj ekzekutita de bolŝevikoj.

Aleksandr Kolĉak
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1874 (1874-11-04)
en Alexandrovskoye
Morto 7-an de februaro 1920 (1920-02-07) (45-jaraĝa)
en Irkutsk
Mortokialo pafvundo
Lingvoj rusa
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusa Ŝtato • Respubliko Rusio
Alma mater Naval Cadet Corps • Sankt-Peterburga Mararmea Instituto
Subskribo Aleksandr Kolĉak
Familio
Patro Vassili Ivanovitch Koltchak
Edz(in)o Q12111824
Okupo
Okupo politikisto • esploristo • oficiro • oceanografo • soldato
vdr

Kolĉak partoprenis en la rusaj nordpolusaj ekspedicioj de 1900-1903 kaj 1908-1911 kiel hidrologo. En la rusa-japana milito de 1904-1905, li komandis torpedoŝipon.

La ŝipo "Zarja", komandata de Aleksandr Kolĉak en la nordpolusa ekspedicio dum la jaroj 1908-1911 (kiel hidrologo)

Dum komenco de la unua mondmilito, Kolĉak estis komandanto de la direkta ŝipo de la balta floto. En aŭgusto de 1916, li komandis jam kiel general-leŭtenanto la militŝiparon en la Nigra maro. Post la februara revolucio de 1917, oni demisiigis lin en junio de 1917 kaj li veturis al Usono, poste en Manĝurio provis kunorganizi la blankajn fortojn. Li veturis en oktobro de 1918 al Omsk, kie li iĝis militara ministro de la kontraŭbolŝevika registaro. Per militista puĉo la 18-an de novembro 1918, Kolĉak akiris plenpotencon. Lin riĉe helpis Britio kaj Francio kaj liaj trupoj atingis la urbon Kazan kaj trans la rivero Volgo.

Post la komencaj sukcesoj, liaj taĉmentoj estis daŭre venkataj. La 14-an de novembro 1919, la Ruĝa Armeo okupis la urbon Omsk, tiam Kolĉak fuĝis al Irkutsk, kie la 4-a de januaro 1920) akiris la potencon de menŝevika grupo. Kolĉak estis devigita demisii kaj metis sin sub protektan ombrelon de la antantaj fortoj. La ĉeĥaj trupoj transdonis lin al registaroj de Irkutsk, kiuj pludonis lin al la bolŝevikoj, kiuj postrapida enketado ekzekutis lin kaj la kadavron ĵetis en la riveron Angara.

Eksteraj ligiloj redakti