Aleksandr Mjasnikjan

Aleksandr Mjasnikjan , Mjasnikjan[1]  aŭ Mjasnikov (armene: Ալեքսանդր Մյասնիկյան; ruse: Александр Фёдорович Мясников ; Aleksandr Fjodoroviĉ Myasnikov; 28-an de januaro 1886 - 22-an de marto 1925) estis armena bolŝevika revoluciulo. La revolucia nomo de Mjasnikjan estis Martuni.

Aleksandr Mjasnikjan
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1886 (1886-01-28)
en Nakhichevan-on-Don,  Rusia Imperio
Morto 22-an de marto 1925 (1925-03-22) (39-jaraĝa)
en Tbiliso
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo Bakuo
Lingvoj armena
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Moscow State University, Faculty of Law
Okupo
Okupo ŝtatreprezentanto • party organizer • militisto • literaturkritikisto
vdr

Biografio redakti

Mjasnikjan estis filo de komercisto. Li studentiĝis ĉe la jura sekcio de Moskva Universitato en 1911. Kiel studento en Naĥiĉevano kaj poste en Moskvo, Mjasnikjan estis aktiva en kaŝitaj kaj kontraŭleĝaj grupoj komenciĝantaj de 1901 kaj formale iĝis membro de la revolucia movado en 1904. Li estis arestita kaj ekzilita al Bakuo en 1906[2].

Inter 1912 kaj 1914, Mjasnikjan laboris kiel helpanto de advokato en Moskvo kaj partoprenis en disvastigado de politika literaturo. Li estis rekrutita de la rusa armeo en 1914, kie li reklamis revoluciajn ideojn inter la soldatoj.

Post la Februara Revolucio de 1917, Mjasnikjan fariĝis membro de la unua komitato de la Okcidenta Fronto kaj estis redaktoro de la bolŝevika ĵurnalo Zvezda en Minsko. Li estis elektita kiel delegito por la 6a Kongreso de la Bolŝevika Partio. Li fariĝis prezidanto de la Nordokcidenta Regiona Komitato de la Bolŝevika Partio, kaj fariĝis parto de la Milita Revolucia Komitato de la Okcidenta Regiono. Mjasnikjan estis elektita komandanto de la Okcidenta Fronto ĉe la kongreso de deputitoj[3].

 
Mjasnikjan.

Malgraŭ tio ke li estis aktiva kontraŭulo al la ideo de belorusa aŭtonomio, en 1918, li estis nomumita la unua prezidanto de la Komunista Partio de Belorusio. De la 4a ĝis la 27a de februaro 1919, Mjasnikjan estis prezidanto de la Centra Plenuma Komitato de la Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, kiu nelonge ekzistis en januaro kaj februaro de tiu jaro. Li estis membro de la Centra Komitato de la Bolŝevika Partio por la mallongdaŭra Litova-belorusa Soveta Socialisma Respubliko.

Kiam Nikolaj Krilenko estis nomumita Ĉefgvidanto de la Ruĝa Armeo, li siavice nomumis Mjasnikjanon kiel sian deputiton[4].

En 1921, post la Februara Ribelo, li estis nomumita Prezidanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj de Armenio, la nove instalita registaro de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. Post nomumo kiel registarestro dum la fruaj jaroj de la Armena Soveta Respubliko, Mjasnikjan estis esenca en la formado de ŝtataj institucioj kaj ekonomio de la respubliko. Mjasnikjan ankaŭ iniciatis aktivan laboron por ekstermi la analfabetecon kaj disvolvi lokan fabrikadon en Armenio[5].

Mjasnikjan verkis plurajn verkojn pri la teorio de marksismo-leninismo, la historio de la revolucia movado kaj armena literaturo. Li komencis verki recenzojn por teatro en 1906. Liaj verkoj pri armena literaturo inkluzivas la artikolon "Mikael Nalbandjan" kaj broŝurojn pri la poezio de Hovhannes Hovhannisjan kaj Hovhannes Tumanjan. En literaturo, Mjasnikjan kritikis senpolitikajn alirojn al literaturo kaj la koncepton de "arto pro arto" en artikoloj kiel "Filantropio kaj ĝiaj lakeoj" (1912).

 
Mjasnikjan ĉe armena stampilo de 2012
 
Statuo starigita omaĝe al Mjasnikjan en Erevano.

Morto redakti

Mjasnikjan mortis en mistera aviadila akcidento la 22-an de marto 1925, kune kun Solomon Mogilevskij, Georgij Atarbekov, la piloto kaj flug-ingeniero. Ili estis survoje al Suĥumo, Abĥazio, por komunisma konferenco. Baldaŭ post ekado de Tbiliso, la aviadilo Junkers F.13 ekbrulis. Laŭ vidataj atestantoj, homoj estis vidataj saltantaj por eskapi de la brulanta aviadilo[6] .

La kaŭzo de la incendio neniam estis establita, malgraŭ apartaj esploraj komisionoj preziditaj de Lavrentij Beria (unua) kaj Karl Pauker (dua kaj tria). Nenio troviĝis malĝusta kun la aviadilo.  Lev Trockij, kiu forlasis Suĥumon por la entombigo en Tbiliso, suspektis pri la kialo de la kraŝo. Aliaj, kiuj kredis ĝin intenca, suspektis, ke Berija mem organizis ĝin.

Heredaĵo redakti

Mjasnikjan estas unu el la malmultaj komunistaj gvidantoj ankoraŭ laŭdataj kaj honorataj en Armenio post la dissolvo de Sovetunio. Monumento situas en la centro de Erevano por memori lin.

Pluraj lokoj ene de Sovetunio ricevis la nomon de li (inkluzive de "Martuni", lia militnomo ): En Armenio, urbo (Martuni) kaj du vilaĝoj (en la provincoj Gegharkunik kaj Armavir). En la rusa provinco Rostov oni nomas lin armen-loĝata rajono (distrikto). En la memproklamita Arcaĥa Respubliko, urbo kaj provinco nomiĝas Martuni.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Former Prime Ministers", Government of Armenia. Kontrolita 8 July 2015.
  2. Miasnikov, Aleksandr Federovich. Granda Soveta Enciklopedio
  3. . "Айцы" БССР і іхны лёс [The "fathers" of the BSSR and their fate] (Belarusian) (1985). Alirita 2 January 2018.
  4. From Tsarist General to Red Army Commander by Mikhail Bonch-Bruyevich, translated by Vladimir Vezey, Progress Publishers, 1966, p. 232
  5. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  6. Stephen Kotkin. (2014) Stalin: Volume I: Paradoxes of Power, 1878-1928. Penguin Press. ISBN 978-1594203794.