Aleksandr Ivanovich OPARIN (ruse Александр Иванович Опарин; naskiĝis en Ugliĉ la 2-an de marto de 1894 kaj mortis en Moskvo la 21-an de aprilo de 1980) estis sovetia biologo kaj biokemiisto, rimarkinda pro siaj teorioj pri la deveno de vivo sur la planedo Tero kaj pro sia libro The Origin of Life.[1][2]

Aleksandr Oparin
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1894 (1894-03-02)
en Ugliĉ
Morto 21-an de aprilo 1980 (1980-04-21) (86-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodevichy Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato • Faculty of Physics and Mathematics of Moscow Imperial University vd
Profesio
Okupo biologo • biokemiisto • kemiisto vd
Laborkampo biokemiobiologiokemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oparin sugestis ke la vivo aperis sur la komenca Tero de la laŭgrada evoluo de neorganika materio al organika materio ĝis la formado de la unuaj ĉeloj. Jarojn poste, Stanley Miller pruvis eksperimente, ke eblis la spontanea kreado de organikaj komponaĵoj de neorganika materio, ŝanĝante la mediajn kondiĉojn de la komenca Tero.[3]

Oparin studis en Moskvo, kie li poste fariĝis profesoro pri fiziologio kaj biokemio. En 1935, kune kun Bakh, li fondis la Biokemian Institucion de Rusia Akademio de Sciencoj, kiun li direktis de 1946 ĝis sia morto.[4] En 1974 li estis elektita prezidanto de la International Society for the Study of the Origin of Life.[5]

Referencoj redakti

  1. Encyclopaedia Britannica, inc (1995). Enciclopedia hispánica: Macropediala. Encyclopædia Britannica Publishers. p. 82. ISBN 9781564090072
  2. Dick, Steven J.. (1999) The Biological Universe: The Twentieth Century Extraterrestrial Life Debate and the Limits of Science. Cambridge University Press, p. 338–339. ISBN 978-0-521-66361-8.
  3. Enkonduko en la terorian biologion. Mészáros Béla
  4. Biografia de Alexandr Ivánovich Oparin
  5. History | ISSOL

Vidu ankaŭ redakti