Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin

Aleksandro Porfirjeviĉ Borodino (ruse Александр Порфирьевич Бородин; transliterumo Aleksandr Porfir'evič Borodin; * (jul.( 31-a de oktobro / (greg.) 12-a de novembro 1833 en Sankt-Peterburgo; † (jul.) 15-a de februaro / (greg.) 27-a de februaro 1887 samloke) estis universalklerulo, kaj grava kiel rusa komponisto (Je tio dumtempe lernanto de Rimski-Korsakov) kaj ankaŭ kiel kemiisto kaj kuracisto.

Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1833 (1833-10-31)
en Sankt-Peterburgo
Morto 15-an de februaro 1887 (1887-02-15) (53-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tiĥvina Tombejo
Lingvoj francagermanaitalarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • Medical and Surgical Academies in Russian Empire • Universitato de Hajdelbergo
Familio
Frat(in)o Aleksandra Lukash
Edz(in)o Ekaterina Protopopova
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko • kemiistopianisto • flutisto • violonĉelisto • kuracisto • operkomponisto • komponisto
Verkoj String Quartet No. 2
Princo Igorj
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Vivo redakti

Alexander Borodino estis la eksteredzeca filo de la kartvela princo Luka Stepanoviĉ Gedianov (1772–1840) kaj ties 24-jara konkubino Avdotja Konstantinovna Antonova. Ĉar la princo estis edziĝinta, li registrigis la infanon kiel filo de sia servisto Porfirij Borodin. La patro, pensiita leŭtenanto de la rusa armeo, atribuis sian devenon sur la regantofamilio Gedevanishvili de la iama georgia reĝolando Imereti. Mallonge antaŭ sia morto li konfesis sian patrecon.

Borodino alkreskis je sia patrino en Peterburgo. Tie li ricevis bonan kaj ampleksan edukon. Li montriĝis kiel eksterordinara talenta kaj ellernis krom la germana, franca, itala kaj angla lingvoj ankaŭ la ludadon de piano, fluto kaj violonĉelo.

En la jaro 1863 Borodino edziĝis la rusinon Jekaterina Protopopova, brila juna pianistino. Ili konatiĝis dum restado en Germanio en Heidelberg kaj ekamis unu la alian dum komuna voraĝo al Baden-Baden, kie ili ankaŭ fianĉiĝis. Ili havis tri filinojn.

Fine de sia vivo Borodino pli kaj pli suferis je sekvoj de ĥoleroinfekto kaj je korproblemoj. La 27-an de februaro 1887 li tamen partoprenis balon de sia akademio, kie li enmeze de la festaĵoj mortis pro korinfarkto. Li estas entombigita sur la Tiĥvin-tombejo de Aleksandr-Nevskij-monaĥejo en Sankta-Peterburgo.

Borodino kiel natursciencisto redakti

En 1850 li komencis sian edukadon ĉe la Armea Akademio por Medicino kaj Kirurgio en Sankta-Peterburgo, kie li baldaŭ malkovris sian dumvivan entuziasmon por eksperimenta kemio. En 1858 li doktoriĝis ĉe la sama akademio pri medicino. En sia disertaĵo li okupiĝis pri esploroj de kemiaj kaj venensciencaj ecoj de fosfor- kaj arsenacidoj. Post sia doktoriĝo li estis unu jaron kirurgiisto en armea malsanulejo, poste li forlasis Rusion, por science plukleriĝi en okcidenta Eŭropo. Lia instruisto Nikolaj Nikolajeviĉ Zinin ebligis al li studon en eŭropa eksterlando. Lia unua celo estis la laboratorio Emil Erlenmeyer en la Karpfengasse 2 en Heidelberg. Tie li ankaŭ trafis sur rusajn samlandanojn, i.a. Dmitrij Mendelejev. Post du jaroj lia stipendio estis plilongigita, tamen tiam li iris al Pizo je Sebastiano de Luca.

Post sia reveno en la jaro 1862 li ricevis postenon kiel profesoro pri organika kemio ĉe la akademio en Sankta-Peterburgo, kie li de tiam sin dediĉis al siaj kemiaj esploroj.

Borodino esploris organikaj reakciojn kaj kombinaĵojn kaj disvolvis en ĉi tiu kadro gravan laboratorian metodon de analitika titrado de ureo en la medicino. Por la organika kemio ĝis nun gravas liaj postaj esploroj ĉe la supre nomita armeakademio, kiu sekvigis en la jaro 1861 la establon de la sintezo de fluororganikaj kombinaĵoj. Borodino publikis ankaŭ studon Pri la historio de la fluorkombinaĵoj kaj pri la fluorbenzolo en Jarlibro le kemio de Justus von Liebig. Ege gravas liaj esploroj sur la kampo de la polimeriĝo kaj kondensado de la aldehidoj same kiel la die fundamentan malkovron de la aldolo-adicio en la jaro 1872. Pluaj gravaj mejloŝtonoj de lia esplorista kariero estas la laŭ li nomitaj famaj Borodinsche Silberdecarboxylierung kaj la Hunsdiecker-Borodino reakcio.

Borodino kiel komponisto redakti

Tutmonde Borodino famiĝis malpli kiel siencisto, sed kiel komponisto. Kiel Borodino sukecis, krom sia profesorado ĉe la akademio trovi tempon por la muziko, tio restas mistera. En letero al sia edzino li priskribis

la malfacilaĵon esti samtempe kaj Glinka kaj ankaŭ Stupiŝin (ŝtatoficisto), sciencisto, registara komisiito, artisto, ŝtatoficisto, filantropo, patro de filoj de aliaj homoj, kuracisto kaj invalido... Finfine oni fariĝas nur tiu lasta.

Tamen en 1864 li kuniris kun Milij Balakirev. Per li Borodino ekkonis la tri komponistojn César Cui, Modest Musorgskij und Nikolaj Rimskij-Korsakov. Tiamaniere Borodino fariĝis la kvina kaj lasta membro de la nacirusa kvinopo. Ilia epopea romantisma stilo plej bone kompareblas kun tiu de Richard Wagner.

En la jaro 1869 Balakirev dirigentis la unuan simfonion de Borodin. Samjare Borodino ekverkis sian heroan operonPrinco Igorj“, kun la famaj „Polovecaj dancoj“. Tiun ĉi komponaĵon, kies libreton la komponisto mem aranĝis laŭ la mezepoka Igorj-kanto, oni ofte rigardas kiel lia plej grava. Ĝi restis ĝis lia morto nekompletigita, kio verŝajne atribueblas al lia eksternorma laborŝarĝiteco kiel esploristo. „Princo Igorj“ poste estis finfarita kaj orkestrigita fare de Aleksandr Glazunov kaj Nikolaj Rimskij-Korsakov. Same malkompletigita restis tria simfonio, kiun denove Glazunov finfaris post lia morto.

La praprezentado de sia dua simfonio komence estis malsukcesa, sed kiam Franz Liszt en 1880 aranĝis en Baden-Baden pluan prezentadon, direktatan de Wendelin Weißheimer, Borodino famiĝis ankaŭ ekster Rusio. Entuziasme Borodino skribis al Wendelin Weißheimer: "Sinjoro pr-o Riedel afable informis min pri la sukceso de mia simfonio. La bonan sukceson mi sendube devas danki al la bonega realigado sub via talenta direktado".

Borodino mem nomis muzikon tempopasigo, ripozo for de pli seriozaj okupoj, per kio li verŝajne opiniis sian laboron kiel sciencisto.

Postefikoj en muzikalo redakti

En 1953 Robert Wright kaj George Forrest „rabis“ kaj prilaboris la muzikan verkon de Borodino kaj ekipis sian muzikalon Kismet, en 1953 praprezentita je la teatrejo Broadway, komplete per muziko de la komponisto. La muzikalo fariĝis mondskale sukcesego, ankaŭ en la Londona teatrokvartalo West End kaj filmigita kun Ann Blythe. En 1954 por tio oni dekoraciis Borodino per la premio Tony. En 1978 oni denove surscenigis la muzikalon kun la Ensemblo All Black (Tute nigra) sub la nomo Timbuktu en Novjorko, je kio oni kombinis la melodiojn de Borodino kun afrika popolmuziko. Aktoris kaj kantis Eartha Kitt kaj Melba Moore.

La tombomonumenton de la komponisto sur la Tiĥvin-tombejo en Sankta-Peterburgo ornamas notoj el la muzikalpartituro. La kanto Stranger in Paradise (Polovecaj dancoj el Princo Igorj; en la muzikalo Danco de la virgulinoj) fariĝis modkanto, sukcese kantita de Tony Bennett, Four Aces kaj Bing Crosby.

Cetere redakti

La en 1945 kiel Filharmonia Kvarteto Moskvo en la tiama Sovetunio fondita Borodin-Kvarteto alinomiĝis en 1955 honore al la komponisto kaj ĝis nun muzikas kiel arĉkvarteto sub ĉi tiu nomo.

Verkoj (elekto) redakti

Kronologian verkliston starigis kaj publikis Ernst Kuhn (vd. literaturo). Je ĉi tiu listo, kiu enhavas entute 65 komponaĵojn, referencas la elekto:

  • 1862–1867: Simfonio no 1 en Eb maĵora, dediĉita al Milij Aleksejeviĉ Balakirev, (no 29)
  • 1869–1887: Opero Princo Igorj en kvar aktoj kaj prologo laŭ la antikva rusa Igor-kanto kaj libreto de l' komponisto, finfarita de N. Rimskij-Korsakov kaj A. Glasunov, praprezentado 1889. Dediĉita al Miĥail Glinka, (no 40)
  • 1869–1876: Simfonio no 2 in b minora, dediĉita al s-rino Borodina, (no 42)
  • 1874–1879: Unua arĉkvarteto en [A maĵora, dediĉita al s-rino Rimskij-Korsakova

a, (o 50)

  • 1880: Simfonia poemo En la stepoj de centra Azio, dediĉita al Franz Liszt, (no 53)
  • 1881: Dua arĉkvarteto en D maĵora, dediĉita al s-rino Borodina, (no 55)
  • 1882–1887: Simfonio no en a minora, nekompletigitaj 1-a kaj 2-a movimentoj, kompletigitaj de Aleksandr Glazunov, (no 60).

Sonregistraĵoj redakti

  • The Essential Borodin. Decca, London 1997, Nr. 455 632-2

Literaturo redakti

  • Ernst Kuhn (Hrsg.): Alexander Borodin. Sein Leben, seine Musik, seine Schriften. Verlag Ernst Kuhn, Berlin 1992 ISBN 3-928864-03-3

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti