Aleksandr Puŝkin
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri fama rusa verkisto. Por informoj pri la samnomaj urboj, vidu la paĝon Puŝkin (urbo) kaj Puŝkino. |
Aleksandr Sergejeviĉ PUŜKIN (ruse Александр Сергеевич Пушкин; naskiĝis la 6-an de junio 1799 en Moskvo; mortis la 10-an de februaro 1837 en Peterburgo pro grava vundo dum duelo) estis fama rusa verkisto, dramaturgo kaj poeto, literatura kritikisto, historiisto kaj ĵurnalisto[1]. Li estas rigardata kiel la fondinto de la moderna rusa literaturo multe influinta evoluon de la rusa lingvo, agnoskita kiel elstara nacia poeto jam dum sia vivo[2].
Aleksandr Puŝkin | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aleksandr Puŝkin | ||
Naskiĝo | 6-an de junio 1799 en ![]() | |
Morto | 10-an de februaro 1837 en ![]() | |
Nacieco | ruso | |
Sukcesis kiel | ||
Reprezentaj verkoj |
| |
Aleksandr Puŝkin | |||||
---|---|---|---|---|---|
member of Filiki Etería | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Александр Сергеевич Пушкин Александръ Сергѣевичъ Пушкинъ | |||||
Naskiĝo | 26-an de majo 1799 en Moskvo | ||||
Morto | 29-an de januaro 1837 (37-jara) en Sankt-Peterburgo | ||||
Mortis pro | pafvundo [#] | ||||
Mortigita de | Georges-Charles de Heeckeren d'Anthès [#] | ||||
Tombo | Svyatogorsky Monastery [#] | ||||
Religio | Ortodoksismo [#] | ||||
Etno | Rusoj [#] | ||||
Lingvoj | rusa • franca [#] | ||||
Loĝloko | Simferopolo • Kiŝinevo • Odeso • Moskvo • Yaropolets • Moskvo • Niĵnij Novgorod • Kazano • Laishevo • Uljanovsko • Uljanovsko • Yazykov Estate Park, Yazykovo • Uljanovsko • Orenburgo • Saratov • Penza • Yazykov Estate Park, Yazykovo • Bolshoye Boldino • Sankt-Peterburgo • Sankt-Peterburgo [#] | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio [#] | ||||
Alma mater | Liceo de Carskoje Selo [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Sergey Pushkin [#] | ||||
Patrino | Nadezhda Pushkina [#] | ||||
Gefratoj | Olga Pavlischeva • Lev Sergeyevich Pushkin [#] | ||||
Edz(in)o | Natalia Pushkina [#] | ||||
Infanoj | Maria Pushkina • Natalya Alexandrovna Pushkina • Alexander Alexandrovich Pushkin • Grigory Aleksandrovich Pushkin [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Александр НКШП • Иван Петрович Белкин • Феофилакт Косичкин • P., Ст. Арз. (Старый Арзамасец) • А. Б. [#] | ||||
Okupo | poeto • prozisto • dramaturgo • literaturkritikisto • tradukisto • historiisto • romanisto • libretisto • book collector • opiniĵurnalisto • verkisto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgo • eseisto [#] | ||||
Laborkampo | historioscienco • dramaturgy • traduko • kritiko [#] | ||||
Aktiva dum | 1814–1837 [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Eŭgeno Onegin ❦ La filino de la kapitano ❦ Boris Godunov ❦ Ruslan and Ludmila ❦ The Prophet ❦ Fabelo de la Pastro kaj lia Laboristo Balda ❦ Fabelo de la Fiŝisto kaj la Fiŝo ❦ Fabelo de la Mortinta Caridino kaj de la Sep Kavaliroj ❦ Fabelo de la Ora Virkoko [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
VivoRedakti
Puŝkin devenas el antikva nobela familio de Puŝkinoj, kiuj ligas komencon de sia antaŭularo al legenda Ratŝa (aŭ Rodŝa) el 12-a jarcento. Tiel referencoj al Ratŝa permesis al Puŝkin mencii sian 600-jaran nobelecon kaj fieri pri longa historio de servado al la krono. La praavo de Aleksandr Puŝkin laŭ la patrina linio estis afrikano Abram Gannibal, servisto, edukato kaj favorato de Petro la Granda.
La patro de Puŝkin — Sergej Lvoviĉ Puŝkin (1770-1848) — estis amatora poeto kaj monduma satiristo, li servis en Moskvo kaj Varsovio (kie li iĝis framasono) kiel komisionero — armea oficisto, prizorganta liveradon.
Fruaj jarojRedakti
Puŝkin naskiĝis la 6an de junio 1799 en Moskvo, tiam la dua plej grava urbo de la imperio. Post la naskiĝo li multe vojaĝis — la gepatroj portis lin al Miĥajlovskoje en Pskova provinco kaj poste al Sankt-Peterburgo.
Kiel knabo somerajn monatojn de 1805-1810 Puŝkin ofte pasigis ĉe sia patrina avino en Zaĥarovo (apud nuna Zvenigorod en Moskva provinco). La avino postlasis siajn impresojn pri la knabo: „La knabo estas saĝa kaj ŝatas legi, tamen lernas malbone. Li ŝatas sin ĵeti de unu ekstremo al alia, ne scias la mezon“[3].
Junaĝe Puŝkin lernis en la liceo en Carskoje Selo (nun urbo Puŝkin, proksime al Sankt-Peterburgo). La liceo, malfermita la 19-an de oktobro 1811, estis destinita por nobelaj infanoj ekde 10-12-jara aĝo, la programo celis prepari altrangajn ŝtatajn funkciulojn.
Jam en 1815 Puŝkin deklamis en la liceo en la ĉeesto de plej elstara tiama poeto Gavriil Derĵavin sian poemon „Rememoroj pri Carskoje Selo“, ricevis aprobon kaj estis rimarkita. Jam dum la licea studado Puŝkin estis akceptita en fermitan literaturan societon „Arzamas“, kiu kontraŭis rutinon kaj arkaikecon en literaturo.
EkkarieroRedakti
Puŝkin finis la liceon en junio 1817, kun rango de kolegia sekretario (10-a klaso el 14 ekzistantaj) kaj ricevis postenon en la Kolegio pri Eksterlandaj Aferoj. En 1819 li aliĝas literatur-teatran societon „Verda lampo“, amikas kun multaj agantoj de onta decembra ribelo, kvankam mem ne partoprenas la konspiron. Tiam li verkis plurajn epigramojn kaj politikajn poemojn. Pro tiuj poemoj li en 1820 estis vokita al la general-guberniestro de Peterburgo. Li riskis ekzilon al Siberio, tamen influhavaj amikoj sukcesis anstataŭi tion per postenigo en la urbo Jekaterinoslav. Poste li devis servi en Kiŝinevo kaj Odeso. Pro komplika situacio, formiĝinta ĉirkaŭ Puŝkin en Odeso, en 1824 li petis eksigon el ŝtata ofico kaj estis direktita en la bienon de siaj gepatroj Miĥajlovskoje (Pskova provinco) por vivi tie sub kontrolo.
En 1826 Puŝkin estis vokita al nova imperiestro Nikolao la 1-a, kelkajn tagojn post lia entroniĝo. Post vid-al-vida interparolo kun la caro[4], li ricevis garantiojn pri protekto kaj liberigo de cenzuro. Tiam Puŝkin interesiĝis pri historia figuro de caro Petro la Granda, la unua imperiestro, komencis verkadon de sia poemo „Poltava“. Tamen en 1827 okazis enketado pro kelkaj akraj verkoj de Puŝkin de la pli frua periodo; la caro persone ordonis ĉesigi la kazon, tamen Puŝkin trafis sub kaŝitan polican kontrolon[5].
En 1829 faris grandan vojaĝon al la fronto de la rusa-turka milito, li laŭvoje vizitis Kaŭkazion, dum iom da tempo loĝis en Tifliso. Siajn vojaĝ-impresojn li priskribis en prozaĵo „Vojaĝo al Arzrum“ kaj devis batali kontraŭ mondumaj klaĉoj, ke li havis ankaŭ alian, multe pli kritikan verkon pri la milito.
En 1830 estis akceptita lia edziĝpropono al 18-jaraĝa Natalia Gonĉarova, Puŝkin veturis en la bienon de sia patro Boldino (provinco de Niĵnij Novgorod) por preparoj al nuptofesto, tamen pro ĥolera kvaranteno estis devigita resti tie dum tri monatoj. Tiu Boldina aŭtuno estis plej fruktodona por lia kreado.
Finaj jarojRedakti
En 1833 Puŝkin revenis en Sankt-Peterburgon. La caro donis al li kortegan rangon kamer-junkro, kio ŝajnis al Puŝkin moka kaj hontiga, nekonvena por lia aĝo. En 1834 Puŝkin petis pri eksiĝo, havante multajn ŝuldojn, kun permeso de aliro al arĥivoj. Sekvis longa marĉando, rezulte li restis servi laŭ novaj kondiĉoj kaj ricevis subtenon el la cara kaso, kiu tamen ne kovris liajn bezonojn tute. Plej bonaj liaj verkoj estis malpermesitaj fone de pli kaj pli oftaj komentoj de kritikistoj, ke talento de Puŝkin elĉerpiĝis.
Por solvi financajn kaj aliajn problemojn, Puŝkin komencis eldonon de literatura revuo „Sovremennik“ (Nuntempulo), tamen ne havas grandan sukceson, nur 600 homoj abonis. La revuo tamen estis eldonata ankaŭ longajn jarojn post la morto de la verkisto.
Vintre 1837 Puŝkin akre konfliktis kun franca oficiro Georges d'Anthès, kaj vokis tiun al duelo, kiu finiĝis per mortiga vundo de Puŝkin (li mortis du tagojn pli poste pro peritoneito). Entombigita en Pskova provinco.
VerkojRedakti
- Ruslan i Ludmila (Ruslano kaj Ludmila, poemo, 1820)
- Kavkazskij plennik (Kaŭkaza militkaptito, poemo, 1822)
- Baĥĉisarajskij fontan (Baĥĉisaraja fontano, poemo, 1824)
- Poltava (poemo, 1827)
- Domik v Kolomne (Dometo en Kolomna, poemo, 1830)
- Boris Godunov (dramo, 1831)
- Evgenij Onegin (versromano, 1825-32)
- Povesti Belkina (Noveloj de Belkin, ciklo de noveloj eldonita sub fikcia aŭtora nomo, 1831)
- Mocart i Saljeri (Mozart kaj Salieri, dramo, 1832)
- Dubrovskij (romano, 1832-33)
- Pikovaja dama (novelo, 1834)
- Kapitanskaja doĉka (Kapitanfilino, romano, 1836)
- Mednyj vsadnik (Kupra rajdanto, poemo, 1836)
- Kamennyj gostj (Ŝtona gasto, dramo, eld. 1839)
- Fabelo pri la Fiŝisto kaj la Fiŝo
- Fabelo pri la Pastro kaj lia Laboristo Balda
- Krome kelkaj fabeloj kaj centoj da mallongaj poeziaĵoj.
En Esperanto aperisRedakti
- En 1888 la Novelo La Neĝa Blovado [6] tradukita de Antoni Grabowski estis la unua verko eldonita en Esperanto.
- Boris Godunov, dramo.
- Tradukis Vasilij Devjatnin. — Nurnbergo: Tümmel, 1894. — (Biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto 75)
- Tradukis Vladimir Edelŝtejn. – Moskvo: Impeto, 2005 — 110 paĝoj.
- La ŝtona Gasto (Kamennyj gostj), miniatura tragedio en 4 scenoj, proza traduko de Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko.
- [1-a eld.] — Odeso: Pres. "Centralnaja", 1895. — 30 paĝoj. (biblioteko de la Lingvo Internacia Esperanto 84)
- [2-a eld.] — Laroque-Timbaut: Cercle Esperantiste de l' Agenais, [1989]. — 24 paĝoj.
- Husaro (Гусар). — Plena Verkaro de V. N. Devjatnin, 1906
- Mocart kaj Saljeri (Mocart i Saljeri), dramaj scenoj, tradukis Vsevolod Lojko. — 2-a eldono — Paris: Presa Esperantista Societo, 1907. – 14 paĝoj.
- Kant' pri sorĉpova Oleg'o (Песнь о вещем Олеге) — En la kolekto Verdaj Fajreroj de Roman Frenkel, 1908
- La Pafo, tradukis Andreo Fiŝer.
- Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1913. — 22 paĝoj.
- Wien: Eŭropa Esperanto-Konferenco, 1965. — 22 paĝoj.
- Tri Noveloj tradukis Andreo Fiŝer. — Leipzig: Ferdinand Hirt & Sohn, 1923. — 67 paĝoj. Enhavo:
- La Kapitanfilino (Капитанская дочка.), historia romano. Tradukis Maria Ivanova Ŝidlovskaja. – Berlin: Mosse, 1927. 176 paĝoj. (Biblioteko Tutmonda 15–17.)
- Reta eldono: La Filino de la Kapitano Arkivigite je 2012-01-20 per la retarkivo Wayback Machine, tradukis Maria Ivanova Ŝidlovskaja. Lingve reviziita en 2002. – [Tyresö:] Inko, 2002. 145 paĝoj. ISBN 91-7303-139-9.
- Eŭgeno Onegin (Evgenij Onegin), romano en versoj.
- Tradukis kaj komentis Nikolao Nekrasov. — Parizo [k.a.]: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1931. — 235 paĝoj. – Bitlibra eldono Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine en Fikŝenbuko.
- Tradukis Valentin Melnikov. — Kaliningrado, Sezonoj, 2005. — 256 paĝoj. Fragmentoj legeblaj rete Arkivigite je 2007-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Letero de Tatjana al Anjegin; Anĉaro; La diabloj; Sur stratoj de tumulto bruaj; La husaro; Droninto; La eĥo, poemoj. — En: Kálmán Kalocsay (eld.): Tutmonda Sonoro, Budapest 1981, volumo 2, paĝoj 414 — 425.
- Aleksandr Puŝkin – 200 jaroj, elektitaj verkoj, kompilis Mikaelo Bronŝtejn kaj Vladimir Samodaj. – Moskvo: Impeto, 1998.
- Fabeloj kaj poemoj, tradukis N. M. Fedotov. — Rostov-Don: Eld. Verda Kukolo, 1999 — 100 paĝoj. Enhavo:
- Car’ Nikita kaj kvardek liaj filinoj, fabelo. Tradukis Valentin Melnikov. En: "La Ondo de Esperanto", 1999:6, p. 14-15. Legebla ankaŭ rete
- Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov. A.S.Puŝkin — 2002 — 468 paĝoj.
- Malgrandaj tragedioj tradukis Nikolaj Lozgaĉev
- Tri poemoj, tradukis Valentin Melnikov, Beletra Almanako, nº 19, februaro 2014, Novjorko, Mondial. ISBN 978-1-59569-277-1, ISSN 1937-3325. pp. 64–65.
Pri PuŝkinRedakti
- Paulo Silas: Leviĝu, ventoj kaj hurlu, ŝtormo... por ke mi, antaŭ vi, ĉagreniĝu infanece pri pasinta tempo. Personaj komentoj pro legado de poemoj de A. S. Puŝkin, pri naturo kaj tempopaŝo. Beletra Almanako (27), oktobro 2016. pp. 127-128.
- Mikaelo Bronŝtejn: Antiaro. Komparo inter kvar tradukoj el la sama poemo de Aleksandr Puŝkin, nome laŭvorta, de Kolomano Kalocsay, de Sergej Rublov, kaj la propono de Bronŝtejn mem. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 125-133.
BildaroRedakti
Portreto de Puŝkin 1800–1802 de Xavier de Maistre
Portreto de Puŝkin fare de Orest Kiprenski (1827)
Portreto de Puŝkin fare de Pjotr Sokolov (1831)
"Pusĥin aŭdiaŭas la maron" de Ivan Ajvazovskij kaj Ilja Jefimoviĉ Repin (1877)
Portreto de Puŝkin fare de Konstantin Somov (1899)
Puŝkina ĉambro dum li estis studento ĉe Carskoje Selo Liceo
BibliografioRedakti
- Binyon, T. J. (2002) Pushkin: A Biography. London: HarperCollins ISBN 0-00-215084-0; US edition: New York: Knopf, 2003 ISBN 1-4000-4110-4
- Yuri Druzhnikov (2008) Prisoner of Russia: Alexander Pushkin and the Political Uses of Nationalism, Transaction Publishers ISBN 1-56000-390-1
- Dunning, Chester, Emerson, Caryl, Fomichev, Sergei, Lotman, Lidiia, Wood, Antony (Translator) (2006) The Uncensored Boris Godunov: The Case for Pushkin's Original Comedy University of Wisconsin Press ISBN 0-299-20760-9
- Feinstein, Elaine (ed.) (1999) After Pushkin: versions of the poems of Alexander Sergeevich Pushkin by contemporary poets. Manchester: Carcanet Press; London: Folio Society ISBN 1-85754-444-7
- Pogadaev, Victor (2003) Penyair Agung Rusia Pushkin dan Dunia Timur (The Great Russian Poet Pushkin and the Oriental World). Monograph Series. Centre For Civilisational Dialogue. University Malaya. 2003, ISBN 983-3070-06-X
- Vitale, Serena (1998) Pushkin's button; transl. from the Italian by Ann Goldstein. New York: Farrar, Straus & Giroŭ ISBN 1-85702-937-2
- Телетова, Н. К. (Teletova, N. K.) (2007) Забытые родственные связи А.С. Пушкина (The forgotten family connections of A. S. Pushkin). Saint Petersburg: Dorn OCLC 214284063
- Wolfe, Markus (1998) Freemasonry in life and literature. Munich: Otto Sagner ltd. ISBN 3-87690-692-X
- Wachtel, Michael. "Pushkin and the Wikipedia" Pushkin Review 12–13: 163–66, 2009–2010
- Jakowlew, Valentin. "Pushkin's Farewell Dinner in Paris" (Text in Russian) Koblenz (Germany): Fölbach, 2006, ISBN 3-934795-38-2.
ReferencojRedakti
- ↑ Laŭ Granda Rusia Enciklopedio
- ↑ А. И. Рейтблат. Как Пушкин вышел в гении. М.: НЛО, 2001. Paĝo 53
- ↑ Ашукин Н. С. Пушкинская Москва. — СПб.: Академический проект, 1998. — 352 с.
- ↑ Благой Д. Д. Творческий путь Пушкина (1826—1830). — М.: Советский писатель, 1978. — С. 13—14. — 723 с.
- ↑ Берёзкина С. В. Дело об элегии Пушкина «Андрей Шенье» и его судебно-правовые аспекты // Русская литература : журнал. — 2010. — № 1. — С. 26—41.
- ↑ La Neĝa Blovado — Varsovio: Kelter, 1888. — 21 paĝoj
Vidu ankaŭRedakti
- Tago de rusa lingvo aŭ Puŝkin-festo (Puŝkin-tago) en Rusio
- Puŝkin-monumento (Vajmaro)
- 2208 Pushkin
Eksteraj ligilojRedakti
- animacia filmo "Fabelo pri morta princino kaj sep herooj (1951)" ruse kun subtitoloj esperante (arkive)
- Rete legeblaj verkoj Arkivigite je 2002-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Espaj baladoj laŭ Puŝkin
- Kompleta verkaro (ru)
- Rete legeblaj verkoj de Aleksandr Puŝkin en la skanprojekto Arkivigite je 2007-03-15 per la retarkivo Wayback Machine de la Kolekto por Planlingvoj Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Klasika versa romano (recenzo pri Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin) el Monato