Aleksandr Skrjabin

Aleksandr Nikolajeviĉ Skrjabin (ruse Александр Николаевич Скрябин; (n. jul. 25-an de decembro 1871 / greg. 6-a de januaro 1872 en Moskvo; m. jul. 14-a de januaro / greg. 27-an de aprilo 1915 samloke) estis rusa pianisto kaj komponisto, kiu verkis plejparte modernan muzikon kaj multe uzis atonalan harmonion. Li temigis la plej radikalan kaj originan muzikon de la frua 20-a jarcento. Lia muzika vizio kombinas muzikon kun kompleksaj filozofioj kaj mistikaj vizioj, kaj iam eĉ kun odoroj kaj koloroj. Liaj verkoj transpontas la interspacon inter romantisma muziko kaj moderna muziko - same kiel la muziko de aliaj komponistoj de lia generacio, kiuj vivis sur la kudro inter la du epokoj.

Aleksandr Skrjabin
Persona informo
Алекса́ндр Скря́бин
Naskiĝo 6-an de januaro 1872 (1872-01-06)
en Moskvo, Moskva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 27-an de aprilo 1915 (1915-04-27) (43-jaraĝa)
en Moskvo, Moskva gubernio,  Rusia Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per sepso vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Moskvo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio vd
Subskribo Aleksandr Skrjabin
Memorigilo Aleksandr Skrjabin
Familio
Patro Nikolay Skryabin vd
Patrino Lyubov Petrovna Shchetinina vd
Edz(in)o Tatiana Schlözer • Vera Scriabina vd
Infanoj Julian Scriabin • Ariadna Scriabina • Marina Scriabine vd
Parencoj Q110980604 • Anthony of Sourozh vd
Profesio
Okupo komponistopianisto • universitata instruisto vd
Laborkampo simbolismosimfoniosonatoklasika muziko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aleksandr Skrjabin, fotita ĉ. 1900

Vivo redakti

Skrjabin estis filo de juristo kaj diplomatiisto devena el la rusa armeonobelaro. Lia patrino, koncertpianistino, mortis jaron post lia naskiĝo. Ĉar lia patro post la morto de sia edzino sekvis diplomatian edukadon, Skrjabin alkreskis ĉefe je sia onklino Ljubov Skrjabina. Ĉi tiu ankaŭ donis al li unuan pianinstruon, ĉar jam kiel etinfano li montris altan muzikan talenton (jam en la aĝo de kvin jaroj li povis reludi unufoje aŭditajn melodiojn kaj improvizi). En la aĝo de dek jaroj li estis alprenita laŭ propra deziro en la moskvan kadetlernejon (liaj patro kaj onklino oponis tion).

Ekde 1888 ĝis 1892 Skrjabin studis ĉe la moskva konservatorio: kompozicion ĉe Anton Arenskij kaj Sergej Tanejev samkiel pianon ĉe Vasilij Safonov. La preparon por la studo transprenis la tiutempe plej renoma moskva privata muzikistruisto Nikolaj Sverjov. Ĉar la kompozicistudon de Skrjabin tamen ombrumis konfliktoj kun lia instruisto, li decidis, ne akiri komponistodiplomon. En 1892 Skrjabin finis sian pianostudadon per la Malgranda Ormedalo (lia kunstudento Sergej Rachmaninoff ricevis la Grandan Ormedalon).

En 1894 li konatiĝis kun Mitrofan Beljajev, kiu fariĝis lia eldonisto kaj mecenato. Ĉi tiu organizis unuajn turneojn en eksterlando (1895/96), kiuj baldaŭ famigis lin tutmonde. Je siaj prezentadoj tamen Skrjabin ludis preskaŭ nur proprajn verkojn.

En 1897 li geedziĝis kun koncertpianistino Vera Isakoviĉ, kun kiu li havis kvar gefilojn. Ekde 1898-1903 Skrjabin estis pianoprofesoro ĉe la moskva konservatorio. La materiaj bezonoj de lia familio tamen necesigis kroman laboron kiel inspektisto por muziko ĉe la instituto St. Katherina en Moskvo.

Novembre 1902 (malmultajn semajnojn post la naskiĝo de sia unua filino Rima) Skrjabin konatiĝis kun Tatjana de Schloezer, fratino de la muziksciencisto kaj esploristo pri Skrjabin Boris de Schloezer. Ŝi fariĝis nelonge poste lia amatino. En 1904 okazis longe sopirata translokiĝo en eksterlandon (Svisio, Belgio, Italio, Francio). En 1905 li separiĝis de sia edzino Vera, kiu tamen rifuzis al li divorcon. Poste Tatjana de Schloezer fariĝis la oficiala virino je lia flanko, kun kiu li havis du gefilojn. Ilia frue mortinta filo Julian prenis la saman karieron kiel sia patro kaj postlasis kelkajn komponaĵojn, kiuj proksimas la malfruan verkaron de sia patro.

La renomo de Skrjabin en eksterlando kaj Rusio komencis kreski, precipe post unua prezentado de la 3-a simfonio la 29-an de majo 1905 en Parizo. La unuaj prezentadoj de la 5-a pianosonato en Moskvo samkiel de Le Poème de l'Extase en Novjorko (1906) estis komenco de „triumfprocesio“. El liaj multaj turneoj tiuj en Anglio en 1911 estis speciale gravaj, ĉar li ti kontaktis kun anglaj teozofoj.

Malmultajn tagojn post la novjorka premiero de „Promethée“ kun lumefektoj Skrjabin malsaniĝis je sangoveneniĝo, pro kiu li mortis nelonge poste. Post lia morto lia dua familio restis senmona, ĝi tamen ricevis varian subtenon de amikoj kaj muzikistoj.

Muziko kaj influoj redakti

Novigoj redakti

Skrjabin estas rigardata kiel eksterkutime bona pianisto, kiu kiel plenkreskulo tamen nure ludis siajn proprajn komponaĵojn publike. Krome li komponis muzikon nur por „sia“ instrumento, la piano, kaj simfonian muzikon. En la fruaj jaroj li ankoraŭ tre orientiĝis je Frédéric Chopin kaj Franz Liszt, poste li ekkonis la muzikon de Richard Wagner, sed evoluigis sian tonlingvon jam baldaŭ trans la kromatismon de Tristan und Isolde de Wagner. Li laŭiris harmonikan sistemon, kiu ne plu baziĝas sur maĵore-minore-tonalaj ligoj, sed sur la uzado de akordo baziĝanta sur kvartotavoligoj, de la t.n. „mistika akordo“ aŭ ankaŭ „Prometeo-akordo“ (Ĉilasta nomigo laŭ la orkestrokomponaĵo Promethée – Le Poème du Feu op. 60). La muziksciencistino Zofia Lissa priskribis la t.n. soncentroteknikon de Skrjabin – maltonala komponteknikon – kiel antaŭformo de dekdutonismo. Krome li pluevoluigis la pianosonaton, kondukante ĝin al unumovimenteco. Ĉi tiun evoluon oni bone povas postplenumi je liaj sonatoj. La kvin movimentoj de la 1-a sonato jam estas intime krucitaj same kiel orientitaj sur la lastan; ekde la 5-a sonato unumovimenteco fariĝas normo. Sama principo de ŝanĝiĝo al unumovimenteco validas ankaŭ por liaj orkestrokomponaĵoj.

Teozofio redakti

Pro malsaniĝo de sia dekstra mano (trostreĉo) en 1891 kaj denova atako en 1893, kiu preskaŭ sekvigus al nervokolapso, je Skrjabin formiĝis unuaj duboj pri Dio kaj la religio. Malmultajn jarojn poste li plene malakceptis la ortodoksan kredon. En 1903 li pli kaj pli komencis legi filozofiajn verkojn kaj grekajn mitojn samkiel teni intimajn rilatojn kun teozofiaj rondoj (Skrjabin estis membro en la Teozofia Asocio Adyar en Belgio, kiun estris Jean Delville.) [1][2]

La sinesteziisto Skrjabin redakti

Muziko kiel esprimo de liaj filozofiaj ideoj baldaŭ jam ne sufiĉis al li. Li talentis pri kolorsinestezio, t.e.: certajn tonalojn resp. tonojn li ligis per apartaj kolorperceptadojn (komp. ankaŭ la suban ilustraĵon). Sed ĉar li ne havis absolutan sonsenton, la kolorperceptoj aperis nur tiam, kiam certan tonon (aŭ akordon) li legis, skribis aŭ ludis. La partituro de sia lasta finfarita orkestroverko Promethée. Le Poème du feu antaŭvidas apartan voĉon por aparte konstruenda kolorpiano. Dum lia vivotempo la planitaj kolorefektoj nur malkomplete estis realigeblaj. Nur la moderna lumtekniko en la dua duono de la 20-a jarcento permesis en apartaj prezentadoj konvenan realigon.

La „mistero“ redakti

Fine de lia vivo lin okupis la ideo de multkomunika „mistero“. Ĉi tiu devis komuniki kun ĉiuj sensoj kiel simfonio el vorto, tono, koloro, odoroj, tuŝoj, danco kaj movata arkitekturo. Ĉi tiun tutartan verkon, kiu devis prezenti sintezon el ĉiuj artoj kaj estis de neniam vidita amplekso, li volis prezenti en Barato ( Barato por Skrjabin estis la lando de magio kaj mistiko) sub duonglobo kun 2.000 kunagantoj tiam longe ĉiam denove, ĝis kiam la tuta homaro spertos la t.n. misteron kaj estos ekstazigita. Ĉi tio, jen kredis Skrjabin, levus la homaron sur pli altan gradon de konscio, kun li mem kiel la mesia figuro en ĝia centro. Skrjabin sin sentis iaspeca mesio: sian naskiĝon je kristnasko li perceptis signo de eliteco. Ankaŭ lian fruan morton je mardo de la paskosemajno multaj komprenis simbole. Same oni sentis lian kreadon kiel profetaĵo de minaca monda katastrofo, kiun li ankoraŭ travivis per la eksplodo de la unua mondmilito. Sangoveneniĝo pro absceso sur la supra labio en 1915 subite ĉesigis la misterioplanojn. Antaŭ sia morto li nur povis koncepti la tekston kaj kelkajn muzikajn fragmentojn.

Entute la malfrua verkaro de Skrjabin montras stilan evoluon, kiu - malgraŭ lia mallonga vivo - pravigas envicigon de Skrjabin inter la gravajn novigantojn de la muziko de la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.

Familio redakti

Skrjabin estis edzo de Tatiana de Schloezer (1883-1922), fratino de la muziksciencisto, tradukisto kaj esploristo pri Skrjabin Boris de Schloezer. La filo de Skrjabin, Julian Skrjabin (1908-1919), ekiris la saman karieron kiel la patro, tamen mortis frue; la bofilo de Skrjabin, Vladimir Sofronickij (1901-1961), sukcedis lin kaj validis kiel unu el la plej aŭtentaj interpretistoj de Skrjabin.

Laŭ, tamen ne klare dokumentita, indiko aperanta en la sekundarliteraturo (ekz. [3]) Molotov – kies naskiĝnomo estis Skrjabin kaj kiu fariĝis sub Stalino ministro pri eksterlandaj aferoj de Sovetunio – estus nevo de Aleksandr Skrjabin.

Fontoj redakti

  1. Fashionable Occultism: The World of Russian Composer Aleksandr Scriabin: [1]
  2. Jean Delville - Painting, Spirituality, and the Esoteric: [2] Arkivigite je 2008-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Friedrich Saathen: Von Kündern und Ketzern. Biographische Studien zur Musik des 20. Jahrhunderts. Böhlau, Vieno 1986. ISBN 3-205-05014-2

Komponaĵoj redakti

 
Klavaro kun tono-koloro- rilato laŭ Skrjabin
 
La tonaloj kaj koloroj ordigitaj laŭ la kvintociklo
  • 3 Simfonioj
    • Simfonio n-o 1 in E-Dur, op. 26
    • Simfonio n-o 2 in c-moll, op. 29
    • Simfonio n-o 3 in c-moll, op. 43
  • 2 Simfoniaj poemoj
    • Le Poème de l'Extase op. 54
    • Promethée. Le Poème du feu op. 60, kiu postulas konsidere al la planita mistero t.n. kolorpianon, per kiu la tuta koncertejo devis esti iluminata. Ĉi tiu instrumento nomiĝas en la partituro "Luce" (ital.: lumo) kaj estas notita duvoĉa.
  • 1 Pianokonĉerto
  • Krom 2 fruaj sonatoj 10 pianosonatoj kun verknumeroj, kiuj apartenis al la plej gravaj kontribuaĵoj al ĉi tiu ĝenro. Sonatoj 5-10 estas unumovimentaj (ekde n-o 6 laŭ nova harmonia sistemo)
  • Pluaj pianokomponaĵoj, plejofte miniaturformaj kaj kunigitaj en cikloj
    • Pluraj serioj de preludoj, inter ili 24 Préludes op. 11 (ege apogitaj sur Chopin)
    • Poèmes (ĝenro evoluigita de Skrjabin)
    • Etudoj (inspiritaj de Chopin)

Aŭdekzemploj redakti

Januare 1910 Skrjabin sonregistris 9 proprajn verkojn por Welte-Mignon:

Literaturo redakti

  • Sigfried Schibli Alexander Skrjabin und seine Musik. Piper, München/Zürich, 1983. ISBN 3-492-02759-8.
  • Ludwig Finscher (Hg.): MGG - Musik in Geschichte und Gegenwart, Personenteil Bd. 15, 2.neubearbeitete Auflage, Bärenreiter, Kassel/Basel
  • Stanley Sadie (Hg.): The New Grove - Dictionary of Music and Musicians, volume 23, 2nd edition, Oxford University Press, Oxford, 2001
  • Hanns-Werner Heister und Walter-Wolfgang Sparrer (Hg.): "Komponisten der Gegenwart", edition text+kritik

Eksteraj ligiloj redakti

Partituroj redakti