Aleksandr Stambolijski

Aleksandr STAMBOLIJSKI (bulgare Александър Стамболийски; n. 1-an de marto 1879 en Pasardŝik; m. 14-an de junio 1923 samloke (murdita); estis de oktobro de 1919 ĝis sia morto en 1923 ĉefministro de Bulgario.

Aleksandr Stambolijski
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1879 (1879-03-01)
en Slavovitsa
Morto 14-an de junio 1923 (1923-06-14) (44-jaraĝa)
en Slavovitsa
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Etno bulgaroj vd
Lingvoj germanabulgara vd
Ŝtataneco Bulgario vd
Alma mater Munkena universitato vd
Partio Bulgarian Agrarian National Union vd
Subskribo Aleksandr Stambolijski
Familio
Edz(in)o Milena Daskalova vd
Infanoj Q79014362 • Nadezhda Stamboliyska vd
Profesio
Okupo politikistofilozofo • agronomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Stambolijski kreski en la agrikulture karakterizita provinco de Bulgario, vizitis agrikulturan lernejon de 1893 ĝis 1895 en Sadovo kaj de 1895 ĝis 1897 la altlernejon pri vinkultivado en Pleven. Tie li konatiĝis kun Janko Sabunov, politikisto de la kamparana movado. Stambolijski tiel konatiĝis kun la maldekstraj kaj komunistaj ideoj, kiujn li parte alproprigis. Li aliĝis al la kamparana movado kaj konatiĝis tie lian postan edzinon Milena Daskalova. Li vizitis en 1900 la Martin-Luther-Universitaton en Germanio pro studi filozofion. En 1901 li translokiĝis en Munkenon, kie li lernis denove agrikulturon.

Li revenis en Bulgario en 1902, en 1905 iĝis prezidanto de la kamparana ligo kaj en 1908 parlamentano. Tie li partorpenis interesojn de la kamparanoj. Li estis reelektita en 1911 kaj lia partio esti dumtempe la plej forta partio en la opozicio.

Li malbonvenigis la unuan mondmiliton kaj aliĝon al la centraj potencoj. Li postulis apogon de la entento, pro kio oni arestis lin en 1915. Li liberiĝis per amnestio en 1918 kaj en la parlamentaj elektoj de 1919, lia partio iĝis la plej forta partio de la nacia asembleo. Stambolijski estis elektita al ĉefministro kaj persone partoprenis la pactraktatojn, kiuj kondukis al traktato de Neuilly-sur-Seine, en kiu Bulgario perdis la akiritajn teritoriojn. Stambolijski devis kapjesi al la packontrakto pro la sociala kaj ekonomia mizero. Lia kapjeso al la teritoriaj perdoj igis lin propeka kapro en la naciaj rondoj.

En la novaj elektoj de 1920, lia partio iĝis denove la plej forta partio kaj povis sola regi. La registaro decidis konfiski la bienegojn kaj krei fortajn ŝtatajn organizojn.

Stambolijski regis fermane, lia opozicio akuzis lin, ke li gvidas la landon en kamparanan diktaturon. Li komencis en 1922 ekagadi kontraŭ la opozicio per arestado kaj censuro.

Li subskribis en marto de 1923 kun Jugoslavio la traktaton de Niŝ, en kiu ambaŭ landoj rezignis pri perforto kontraŭ la limoj. Per tio Stambolijski trafis nervon de IMRO, kiu volis akiri parton de Serbio, nome Makedonion. IMRO organizis puĉon kun oficiroj, kun kapjeso de la reĝo, kiam Stambolijski estis en libertempo. La puĉo okazis la 9-an de junio 1923 - sub gvido de Aleksandr Cankov- kaj oni transprenis samtage la regpotencon super la armeo kaj polico kaj deklaris Stambolijski abdikita.

Stambolijski kaŝis sin en la naskiĝa vilaĝo, kie trovis lin - la 14-an de junio - membroj de IMRO kaj mortpafis lin.

Eksteraj ligiloj redakti