Aleksandra de Danio

Aleksandra de Danio, dane per plena nomo prinsesse Alexandra Carolina Marie Charlotte Louise Julia af Danmark (naskiĝis la 1-an de decembro 1844 en Kopenhago, mortis la 20-an de novembro 1925 en domego Sandringham, Norfolk), honorigita per la Reĝa Ordeno de Viktorio kaj Alberto, estis la edzino de Eduardo la 7-a, do estis reĝedzino (angle Queen Consort) de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando (ofte mallongitata Britio) inkluzive de la dominioj, kaj la imperiestra edzino de Brita Hindio. Post la morto de ŝia edzo en 1910, ŝi estis Patrina Reĝino (angle Queen Mother).

Aleksandra de Danio
Persona informo
Alexandra of Denmark
Alexandra af Danmark
Naskonomo Princess Alexandra Caroline Marie Charlotte Louise Julia of Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg
Naskiĝo 1-an de decembro 1844 (1844-12-01)
en Flava Palaco
Morto 20-an de novembro 1925 (1925-11-20) (80-jaraĝa)
en Domego Sandringham
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Kapelo de Sankta Georgo vd
Religio luteranismoEklezio de AnglioAnglikanismo vd
Lingvoj danaangla vd
Loĝloko Flava Palaco • Bernstorff Palace • Domego Sandringham • Marlborough House • Palaco Buckingham vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Subskribo Aleksandra de Danio
Familio
Dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg vd
Patro Kristiano la 9-a vd
Patrino Luiza de Hesio-Kaselo vd
Gefratoj Thyra, Crown Princess of Hanover • Maria Fjodorovna • Valdemaro de Danio • Frederiko la 8-aGeorgo la 1-a vd
Edz(in)o Eduardo la 7-a vd
Infanoj Prince Albert Victor, Duke of Clarence and Avondale • Georgo la 5-a de Britio • Louise, Princess Royal • Viktorino Princino de Britio • Maud de Kimrio • Prince Alexander John of Wales vd
Profesio
Okupo fotisto • aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origino kaj infanaĝo redakti

Aleksandra, nomita "Alix", estis la plej aĝa filino de princo Christian de Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, kiu poste iĝis reĝo Kristiano la 9-a de Danio, kaj lia edzino Luiza de Hesio.

Tra ŝia patro, la "bopatro de Eŭropo", ŝi estis parenca al multaj reĝaj kortegoj en Eŭropo. Ŝia patro kaj ŝia pli maljuna frato Frederiko iĝis reĝoj de Danio, ŝia pli juna frato Georgo la 1-a (Grekio), naskonome Vilhelmo, reĝo de Grekio kaj ilia pli juna fratino Dagmar iĝis carino de la Rusia Imperio (post sia edziniĝo alprenante novan nomon Maria Fjodorovna).

La juna princino havis feliĉan sed humilan infanaĝon. De la vestaĵoj ĝis la vivstilo, ĉio estis konservita kiel eble plej simpla. La princino ricevis edukon kiu konvenis al la tiama tempo. Ĝi inkludis lingvojn, historion, ĝentilan konversacion, desegnadon, dancadon kaj rajdadon.

Princino de Kimrio redakti

La princo de Kimrio Albert Edward, konata kiel "Bertie", daŭre estis fraŭla post la morto de sia patro kaj lia nun vidvigita patrina reĝino Viktorio estis grave maltrankvila pri la sinsekvo al la trono. Ŝi serĉis taŭgan novedzinon por sia filo. Kiel rezulto, ŝi invitis Aleksandran de Danio por vivi kun ŝi en Londono. La princino venis al Londono preskaŭ tute sola, tiutempe nekutimaĵo. La Reĝino estis tre imponita de la juna princino kaj, por ŝia trankviliĝo, la heredonto de la trono konsentis edziĝi al la dana princino.

La geedziĝo de la du okazis la 10-an de marto 1863 en la georga kapelo de kastelo Windsor, ok monatojn antaŭ ol ilia patro supreniris la tronon de Danio. Alexandra iĝis la Princino de Kimrio kaj havus ĉi tiun honoran titolon ĝis la 22-an de januaro 1901.

La paro moviĝis al domego Sandringham, Norfolk, kie ili havis plejparte feliĉan geedziĝon, kvankam Bertie ne zorgis pri sia edzino kaj infanoj tiel multe kiel ŝi ŝatintus kaj havis multajn amaferojn. La princo kaj princino de Kimrio havis ses infanojn.