Aleksandras Stulginskis

Aleksandras STULGINSKIS (Pri tiu ĉi sono aŭskulti) (* 26-a de februaro 1885, Kutaliai proksime de Šilalė, Litovio; † 22-a de septembro 1969 en Kaŭnaso) estis la dua prezidento de la respubliko Litovio.

Aleksandras Stulginskis
Persona informo
Aleksandras Stulginskis
Naskiĝo 26-an de februaro 1885 (1885-02-26)
en Kutaliai
Morto 22-an de septembro 1969 (1969-09-22) (84-jaraĝa)
en Kaŭno
Tombo Cemetery in Panemunė vd
Ŝtataneco Litovio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck • Kaltinėnai Aleksandras Stulginskis Gymnasium • Liepāja Gymnasium vd
Partio Lithuanian Christian Democrats vd
Profesio
Okupo diplomatoĵurnalistoterkultivistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stulginskis naskiĝis en kamparana familio. Li edukiĝis en la lernejo de Kaltinenai proksime de Šilalė kaj poste en la katolika Liepaja-gimnazio de Kaŭnaso. Post la abituro li studis filozofion kaj katolikan teologion en la universitato Innsbruck en Tirolo, Aŭstrio. Sekve de decidiĝo tamen ne iĝi pastro li plustudis agrikulturan sciencon en la universitato Halle en Germanio.

Dum 1913 li komencis labori en Litovio kiel agrikultura sciencisto kaj skribis multajn artikolojn en la tiama litovia gazetaro pri la ŝancoj kaj problemoj de la pluevoluigo de la litovia agrikulturo.

Kiam dum la Unua Mondmilito la armeo de la Germana Regno okupis Litovion, li translokiĝis al Vilno kaj engaĝiĝis en sendependismaj litovaj organizoj, i.a. organizis klerigajn litovlingvajn kursojn por instuistoj kaj sociajn eventojn.

Dum 1917 Stulginskis estis inter la fondaj membroj de la Kristana Demokratia Partio de Litovio kaj elektiĝis prezidanto de la centra partia komitato. Li estis inter la organizantoj de la "Litovia Konferenco de Vilno", kaj elektiĝis membro de la "Litovia Konsilio" (kiu pli poste iĝis la ŝtata konsilio de la sendependiĝinta Litovio). La 16-an de februaro 1918 li apartenas al la subskribintoj de la deklaro pri ŝtata sendependiĝo de Litovio.

Post la Oktobra Revolucio en Rusio Stulginskis fondis litovan armeon kaj organizis la defendon de Litovio kontraŭ la armeoj de rusiaj bolŝevistoj kaj de Pollando, kiu same kiel Litovio provis sendependiĝi de la Rusia Imperio kaj postulis la sudokcidenton (ĉirkaŭ la urbo Kalvarija kaj sudorienton (ĉirkaŭ la urbo Vilnius de Litovio, kie krom litovoj ankaŭ vivis poloj. En la unuaj registaroj de Litovio post la ŝtata sendependiĝo li havis diversajn postenojn.

Dum majo 1920 li elektiĝis prezidanto de la konstituciiga nacia parlamento Seimas kaj prezidento de Litovio.Dum 1992 kaj 1923 li reelektiĝis kiel parlamenta prezidanto. La oficon de ŝtata prezidento li tenis ĝis 1926.

Post la puĉo de la 17-a de decembro 1926 Stulginskis ree elektiĝis parlamenta prezidanto kaj restis en tiu ofico, ĝis la parlamento Seimas estis malfondita. Post Stulginskis retiriĝis al sia kampara bieno kaj nur fojfoje skribis artikolojn por la nacia gazetaro. En la unua Monda Kongreso de Litovioj li tre pledis por respekto de demokratiaj bazaj reguloj en Litovio.

Post la konkeriĝo de Litovio fare de la armeo de Sovetunio kadre de la Dua Mondmilito Stulginskis estis enkarcerigita kun sia edzino. Li pasigis plurajn jarojn en gulago, sovetunia punlaborejo, en Siberio ĝis li dum 1956, do post la morto de Jozefo Stalino, rajtis reveni al Litovio.

Dum 1969 Stulginskis mortis kaj entombiĝis en Kaŭnaso.

Eksteraj ligiloj redakti