Aleksandr Aleĥin

(Alidirektita el Aleksandro Aleĥin)

Aleksandr Aleksandroviĉ Aleĥin (ruse Александр Александрович Алехин) (31-a de oktobro 1892, Moskvo, Rusio25-a de marto 1946, Estoril, Portugalio) estis eminenta rusa ŝakludisto, la kvara mondĉampiono, kaj jura doktoro. Lia nomo aperas ofte en latinliterigo kiel Alekhine, laŭ franclingva maniero.

Aleksandr Aleĥin
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1892 (1892-10-31)
en Moskvo
Morto 24-an de marto 1946 (1946-03-24) (53-jaraĝa)
en Estoril
Mortokialo Sufokiĝo • hepata nefunkciado
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj francarusa
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioSovetunioRusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata UniversitatoUniversitato de Parizo • Imperial School of Jurisprudence
Familio
Patro Alexander Alekhin
Patrino Q110300139
Frat(in)o Alexei Alekhine
Edz(in)o Grace Alekhine
Okupo
Okupo ŝakisto • ŝakteoriisto • verkistojuristotradukisto
vdr

Origino redakti

Lia patro Aleksandr Ivanoviĉ Aleĥin (18561917) estis nobelo de Rusia Imperio kaj estris nobelaron de Voroneĵa gubernio ekde 1904. Iom poste li estis deputito de la Kvara Dumao (la rusia parlamento).

Lia patrino Anisia Ivanovna (18611915) apartenis al la fama rusa familio Proĥorov, kiu ĉefe fabrikis tekstilaĵojn en Rusio. En Moskvo ĝis nun funkcias t.n. "Trimonta manufakturo", kiun establis kaj posedis Ivano Proĥorov, avo de Aleksandr Aleĥin.

Juneco redakti

 
Pillsbury

Jam en la sepjara aĝo Aleksandr Aleĥin ellernis la ŝakludon, kiun al li prezentis lia patrino Anisia Ivanovna. Multe efikis lin gastroloj de la eminenta usona ŝakludisto [[Harry Nelson Pillsbury}}, okazintaj en Moskvo en 1902.

En 1914 Aleĥin finis Imperian Kolegion de Jurisprudenco en Sankta Peterburgo kaj diplomiĝis kiel Titola konsilisto de la prestiĝa 9-a rango.

La Unua mondmilito redakti

Somere de 1914 Aleĥin partoprenis ŝakan turniron en Manhejmo (Mannheim), Germanio, en kiu li antaŭis kaj devis gajni. Tamen pro komenciĝinta la Unua mondmilito li mem kaj ceteraj alilanduloj estis internigitaj kaj arestitaj. Iom da tempo li troviĝis en prizono de germana urbo Ludwigshafen, kie pro foresto de ŝaka kompleto, li ŝakludis mense (aŭ blinde) kun aliaj arestitoj.

Septembre de 1914 li estis reliberigita kaj novembre de tiu jaro li revenis Moskvon.

En 1916 Aleĥin kiel volontulo komencis militservi. Pro kormalsano li servis en medicina rusa Ruĝa Kruco kiel sanitaristo. Lia sukcesa servo estis alte taksita: li ricevis valoran ordenon de Sankta Stanislavo kaj du medalojn. Post la dua serioza kontuzo li resaniĝis kaj revenis Moskvon.

Vivo en Soveta Rusio redakti

 

Post la Oktobra revolucio Aleĥin intencis forlasi la batalantan patrujon, en kiu okazis Civila milito. Sed en Odeso lin oni arestis kiel spiono kaj verdiktis pafmortigi. Feliĉe iu aŭtoritatulo rekonis lin kaj ordonis liberigi lin. Aleĥin prokrastis sian intencon pri elmigrado kaj revenis sian patrourbon.

En Moskvo Aleksandr edziĝis al vidvino Aleksandra Bataeva, kiu estis pli aĝa ol li mem.

Li laboris en diversaj oficejoj, kie oni bezonis personon parolantan iujn eŭropajn lingvojn (Aleĥin taŭgis por tio, ĉar li flue parolis angle, france, germane k.a.). En Kominterno (3-a Internacio) li trafis svisan ĵurnalistinon 'Anneliese Rüegg, al kiu li baldaŭ edziĝis. Kiel ordinara civitano de Soveta Rusio kaj edzo de la alilandino li laŭleĝe forveturis en 1921 en Eŭropon por partopreni ŝakajn turnirojn.

Vivo eksterlande redakti

La geedzoj ekloĝiĝis en svisa Bazelo, kie baldaŭ naskiĝis ilia filo Aleksandr. Aleĥin multe ŝakludis en diversaj turniroj kaj ekverkis sian libron "Miaj plej bonaj ŝakpartioj".

En 1934 post repudio de la dua edzino Aleĥin la trian fojon edziĝis al rusino Nadeĵda Semionovna Vasiljeva, vidvino de generalo Vasiljev, kiun li trafis en Parizo. La geedziĝo estis pli feliĉa ol la antaŭaj, ĉar la paro travivis kune dek jarojn.

En 1925 Aleĥin en pariza universitato Sorbono (La Sorbonne) disertis sian juran laboron "Penta sistemo en Ĉinio" kaj de tiam li estis jura doktoro.

 
matĉo Aleĥin - Kapablanka

Ĝis 1927 Aleĥin neniam eldiris ion negativan pri Sovetunio, kvankam multaj rusaj elmigrintoj atendis iun lian riproĉan deklaron kaj eĉ provokis lin.

En 1927 post lia reveno el argentina urbo Bonaero (Buenos Aires), kie li gajnis ŝakan batalon kontraŭ nesuperebla kubano José Raúl Capablanca (Kapablanka) en Parizon, li en bankedo ebriiĝis kaj babilis diversajn bagatelojn pro granda ĝojo de lia venko. Tamen morgaŭaj gazetoj eldonis artikolojn kun jenaj liaj vortoj "disbloviĝu fantasmagorio reganta nian patrujon".

Reakcio de Soveta registaro estis tuja – "Ni traktas deklaron de Aleĥin kiel kontraŭsovetia kaj proklamas lin mem kiel malamiko de lia patrujo". Ankaŭ malaprobis ne tro ofendan ĉi-frazon lia frato Aleksio Aleĥin. Aleksandro Aleksandroviĉ neniam plu revenis Rusion, kvankam ofte revis pri tio ĉi.

Meze de 1930-aj jaroj Aleĥin spertis lacecon kaj krizon en ŝakludo. Iuj atestantoj rememoras komencon de lia alkoholismo.

En 1935 okazis novaj gravaj ŝanĝoj en lia persona vivo. Li denove eksedziĝis kaj reedziĝis al la kvara edzino usonanino Grace Freeman, kiu estis pli aĝa ol li je dek ses jaroj. Ŝi estis vidvino de brita plantisto kaj do havis britan civitanecon. Ŝi ankaŭ ŝakludis kaj eĉ partoprenis altgradajn internaciajn turnirojn. Ŝi ne estis indiferenta al alkoholo kaj ofte drinkis ĝin kune kun ŝia nova edzo. Ŝi estis sufiĉe riĉa virino, sed ŝi malpermesis al filo de sia edzo Aleksandr vivi kune en unu familio. Tiu ĉi ŝia decido tre negative efikis la edzon kaj Aleĥin falis en depresion.

Lia malbona stato ne permesis al li gajni la matĉon pro la monda ŝaka krono en 1935 kontraŭ ne tro forta nederlanda ŝakisto Max Euwe, kvankam li komence havis grandan avantaĝon (+3 gajnitaj partioj). Pri tio vidu artikolon Perlo de Zandvoort. Ĉi-fiasko tre entusiazmigis lin kaj tiu ĉesigis sian alkoholan dependecon, tre bone preparis sin kaj en 1937 frakasis sian ofendinton Euwe +10-4=11. De tiam li retitoliĝis "la monda ŝaka ĉempiono".

En 1939 aperis la nova libro far Aleĥin "Miaj plej bonaj ŝakpartioj (19271937)", en kiu li ĉefe komentas sian ŝakludon kontraŭ eminentaj mondaj ŝakistoj. Ĝi estas ĝis nun grava kaj utila lernilo por multaj novicoj kaj spertuloj en ŝakludo.

La Dua Mondmilito redakti

 
d-ro Aleĥin ŝakludas en Berlino

Dum komenco de la Dua Mondmilito Aleĥin kune kun lia edzino loĝis en Portugalio. Tamen post invado de germana armeo en Francion, li propravole rekrutiĝis al franca armeo kiel interpretisto je militrango – leŭtenanto. Post okupado de Francio Aleĥin revenis Portugalion. Li intencis matĉi kontraŭ Capablanca, sed tiu ne sukcesis veni Eŭropon (en 1942 Capablanca mortis).

Lia edzino Grace (origine ŝi estis judino) restis en ŝia loĝejo en franca urbo Djepo (Dieppe), kiun ankaŭ okupis nazioj kaj ĉiumomente povis ŝin aresti kaj likvidi. Tial por protekti sian edzinon Aleĥin revenis al ŝi en Francion kaj laŭ ordonoj de germana potenco ŝakludis en kelkaj internaciaj turniroj por esprimi sian lojalecon.

 
eldonejo "Pariser Zeitung"

Ĝin ankaŭ pruvis lia artikolo "Judaj kaj ariaj ŝakoj", kiu aperis en la gazeto "Pariser Zeitung" marte de 1941. La manuskripto de la artikolo ne konserviĝis, tial iuj historiistoj dubas pri ĝia aŭtoreco aparteninta al Aleĥin. Januare de 1943 Aleksandro Aleksandroviĉ grave malsaniĝis je skarlatino, pro kiu kutime suferas infanoj. Sed plenkreskuloj malsanas kaj resaniĝas tre malfacile. Medicinistoj sukcesis savi vivon de la monda ŝaka ĉampiono, sed lia sano grave ruiniĝis.

Oktobre de 1943 Aleĥin elveturigis Hispanion por partopreni ŝakan turniron. Tie li deklaris, ke la artikolon en "Pariser Zeitung" multe korektis germanaj nazioj por substreki kaj aperigi ĝian kontraŭsemidan, rasan sencon, kiun li tute ne volis enmeti.

 
Mikaelo Botvinnik (dekstre)

Obstrukco de la ŝaka mondumo redakti

Post fino de la Dua Mondmilito la ŝaka mondumo akuzis Aleĥin pro lia lojaleco al la naziaj okupintoj kaj bojkotis lin. Iuj ŝakistoj eĉ proponis depreni lian titolon de la monda ŝaka ĉampiono. En 1946 komencis intertraktado por okazigi novan matĉon pro la monda ŝaka krono inter Aleĥin kaj sovetiano Miĥail Botvinnik, kiu la 23-an de marto sukcesis.

Morto redakti

Tamen la 25-an de marto 1946 Aleĥin estis trovita mortinta en sia hotela ĉambro en Estoril, Portugalio. Li sidis ĉe la tableto, sur kiu troviĝis ŝaktabulo. Kialo de lia morto ne estis klara kaj kronikistoj komunikis kelkajn informojn: asfiksio pro vianda peco obturinta lian trakeon, paroksismo de koratako kaj venenado. Lin oni sepultis en tombejo de Estoril.

 
tombejo Monparnas en Parizo

Resepulto redakti

En 1955 Sovetunio proponis reentombigi lin en la patrujo, sed edzino Grace postulis translokigi la restaĵojn en Parizon. Ekde la 23-a de marto 1956 Aleksandr Aleksandroviĉ Aleĥin estas resepultita en pariza tombejo Montparnasse. Sur la tomboŝtono videblas surskribo "Por la ŝaka geniulo de Rusio kaj Francio". Sub tiu tomboŝtono ankaŭ troviĝas edzino Grace Aleĥin mortinta antaŭ du semajnoj ĝis la resepulto de ŝia edzo. Aleĥin mortis kiel reala ŝaka monda ĉampiono.

Ŝaka heredonto redakti

Nur en 1948 Miĥail Botvinnik superis en la internacia ŝaka turniro kaj gajnis la ĉampionecon apartenintan dum dek sep jaroj (19271935, 1937-1946) al lia granda samlandano Aleksandr Aleĥin.

Defendo de Aleĥin redakti

 
Defendo de Aleĥin

En sia ŝaka praktiko Aleĥin ofte uzis riskan debuton, kiun ĝis nun oni nomas "Defendo de Aleĥin". Blankan peonon e2-e4 kuraĝe atakas nigra ĉevalo Ĉg8-f6.

Vidu ankaǔ redakti

Eksteraj ligiloj redakti