Aleksandro Erjuĥin

Aleksandro ERJUĤIN (naskiĝis en 1901 en Ĥolmogori, norda Rusio) estis rusa esperantisto kaj telegrafisto.

Aleksandro Erjuĥin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1900 (1900-11-30) (123-jaraĝa)
en Arĥangelska provinco
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Erjuĥin estis esperantisto de 1926 kaj tre aktiva propangandisto de Esperanto en Arĥangelsk. Li gvidis internacian Esperanto-korespondadon ĉe redakcio de la tiea tagĵurnalo Pravda Severa. Li estis membro de la Centra Komitato (CK) de SEU depost 1931. En 1932 li aperigis rimarkindan ruslingvan broŝuron pri sperto de sia internacia Esperanto-korespondado.