Aleksandro Nevskij

rusa nacia heroo kaj sanktulo de la Rusia ortodoksa eklezio

Aleksandro Nevskij[1] (ruse Александр Ярославич Невский, Aleksandr Jaroslaviĉ Nevskij) naskiĝis la 13-an de majo 1221[2] en Pereslavl-Zalesskij (laŭ la malnova historiografia tradicio la 13-an de majo 1221)[3] — mortis la 14-an de novembro 1263 en Gorodeco. Li estas rusa nacia heroo[Dubinda teksto], fama pro la militistaj venkoj. Li ankaŭ estas sanktulo de la Ortodoksa eklezio kaj pluraj ortodoksaj katedraloj portas lian nomon. Oni festas lian tagon la 23-an de novembro kaj la 30-an de aŭgusto (translokiĝo de liaj relikvoj al Sankt-Peterburgo).

Sankta
Aleksandro Nevskij
Princo de Kievo
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1220 (1220-05-13)
en Pereslavl-Zalesskij, princlando Vladimir-Suzdal
Morto 14-an de novembro 1263 (1263-11-14) (43-jaraĝa)
en Gorodec, princlando Vladimir-Suzdal
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Monaĥejo Aleksandro Nevski vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Kieva Regno • princlando Vladimir-Suzdal vd
Familio
Dinastio RurikidojQ32360927 vd
Patro Yaroslav II of Vladimir vd
Patrino Feodossiya Mstislavna vd
Gefratoj Andreo la 2-a de Vladimiro • Yaroslav of Tver • Vasily of Kostroma • Mikaelo la 2-a vd
Edz(in)o Alexandra Brachyslavna vd
Infanoj Dmitry of Pereslavl • Andreo la 3-a de Vladimiro • Danielo la 1-a de Moskvo • Vassili Aleksandrovitch vd
Profesio
Okupo reganto • militestro vd
Sanktulo
Honorata en Rusa Ortodoksa Eklezio
Festotago 23-a de novembro kaj 30-a de aŭgusto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas fama ĉefe pro du militistaj venkoj nepraj por la rusa historio: unu kontraŭ la svedoj ĉe la bordoj de la rivero Neva en julio 1240 (batalo ĉe Neva), la alia kontraŭ la kavaliroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj, ekloĝintaj en la regiono ekde 1237.

En 2008, Aleksandro Nevskij estis nomumita kiel la plej populara ruso de la historio de Rusio kun pli ol duonmiliono da voĉoj, malantaŭ Pjotr Stolipin kaj Jozefo Stalino[mankas fonto].

Referenco redakti

  1. "Nevskij" ne estas familia nomo, estas kromnomo (= "Aleksandro de Nevo-rivero")
  2. Кучкин В. А. О дате рождения Александра Невского // Вопросы истории. 1986. № 2. С. 174—176.
  3. Tiu dato fare de la historiisto Vasilij Tatiŝĉev mankas en la konataj kronikoj. Прозревший будущую Россию. Беседа с историком Артемием Ермаковым. Pavoslavie.ru.

Vidu ankaŭ redakti