Aleksandro la 1-a (Makedonio)

Aleksandro la 1-a estis reĝo de antikva Makedonio inter la jaroj 498 ĝis 454 a.K. Li estis la filo de Amyntas la 1-a kaj la patro de la filoj Alketas la 2-a, Perdikkas la 2a kaj Philippos kaj de la filino Stratonike.

kvardraĥma monero el la regotempo de Aleksandro la 1-a

Laŭ la greka historiisto Herodoto li dum sia regotempo estis forta kontraŭanto de la Persa Imperio, kaj mortigis la senditojn de la persa reĝo Dario la 1-a, kiam ili dum la ionia ribelo venis al la kortumo de lia patro. Dum la invado de Grekio fare de la daria filo Kserkso la 1-a tamen li estis devigita submetiĝi al kaj sekve kunlabori kun la persoj. Poste li interalie estis sendito de la persoj dum la pripacaj interkonsentiĝoj post la batalo de Salamis, kiun la kvante supera persa armeo spektakle malvenkis dum la jaro 480 antaŭ Kristo. Malgraŭ la kunlaboro kun Persio li ofte subtenis kaj konsilis la grekojn kaj ekzemple avertis ilin pri la persaj planoj antaŭ la batalo de Platee (479 a.K.). Post la fino de la milito inter persoj kaj grekoj li atingis la resendependiĝon de sia reĝlando.

Kvankam la grekoj konsiderio la ŝtaton Makedonio "duonbarbara", Aleksandro la 1-a postulis por si la descendon de prauloj el la greka urbo Argos kaj sekve rajtis partopreni en la Olimpiaj ludoj, kio por "barbara" reĝo estis granda honorigo, despli ke li sporte tute sukcesis kaj ricevis olimpian medalon. Lia rezidejo estis konstruita laŭ atena modelo kaj li estis subtenanto de la greka poeto Pindaro.

Eksteraj ligiloj redakti