Aleksandro la 2-a (Skotlando)

Alexander II, Alaxandair mac Uilliam aŭ Alasdair mac Uilleim (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1198, mortis la 6-an de julio 1249) estis reĝo de Skotlando de 1214 ĝis 1249. Li estas la sola virseksa filo de la reĝo Vilhelmo la 1-a kaj Ermengarde de Beaumont.

Aleksandro la 2-a
Reĝo de la Skotoj
Regado de la 4-a de decembro 1214 ĝis la 6-a de julio 1249
Antaŭulo Vilhelmo la 1-a
Sekvanto Aleksandro la 3-a
Kronado 6-a de decembro 1214
Persona informo
Naskonomo Alaxandair mac Uilliam (malnovskotgaele), Alasdair mac Uilleim (skotgaele)
Naskiĝo 24-a de aŭgusto 1198
en Haddington, Orienta Lothian
Morto 6-a de julio 1249
en Kerrera, Proksimaj Hebridoj
Tombo abatejo de Melrose
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando vd
Familio
Dinastio Dunkeldoj
Patro Vilhelmo la 1-a
Patrino Ermengarde de Beaumont
Gefratoj Margaret of Scotland, Countess of Kent • Isabella of Scotland, Countess of Norfolk • Isabella Mac William • Marjorie of Scotland vd
Edz(in)o Joan de Anglio, Marie de Coucy
Infanoj Aleksandro la 3-a de Skotlando • Marjory vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Li naskiĝis en Haddington, Orienta Lothian. Li elspezis tempon en Anglio antaŭ ol sekvi al la trono post la morto de sia patro la 4-an de decembro 1214. Li estis kronita en Scone la 6-an de decembro en la sama jaro.

Reĝo de la Skotoj redakti

En 1215, la jaro post lia kronado, la klanoj Meic Uilleim kaj MacHeths, obstinaj malamikoj de la Skota krono, ribelis; sed lojaluloj devigis rapide sufoki la ribelon.

Paco inter Henry la 3-a, la franca princo kaj Aleksandro sekvis, la 12-an septembro 1217, kun la traktato de Kingston. Diplomatio cetere plifortigis la repacigon kun la geedziĝo de Aleksandro al la fratino de Henry, Joan de Anglio, la 18-an aŭ la 25-an de junio 1221.

Joan mortis en marto 1238 en Essex. Alexander edzigis sian duan edzinon, Marie de Coucy, la sekvanta jaro je la 15-a de majo 1239. Ili havis unu filon, la estonta Aleksandro la 3-a, naskiĝinta en 1241.

Minaco de invado de Henry en 1243 provizore interrompis la amikajn rilatojn inter la du landoj; sed la akurata ago de Alexander por anticipi lian atakon kaj la malvolo de la anglaj baronoj por milito, devigis lin fari pacon la sekvanta jaro en Newcastle. Alexander nun okupiĝis pri sekurigi la Forajn Hebridojn, kiuj ankoraŭ ŝuldis nominalan apartenon al Norvegio. Li multfoje provis intertraktadojn kaj aĉeton, sed sen sukceso.

La angla kronikisto Matthew Paris en sia Chronica Majora priskribis Aleksandron kiel rufharulo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander II of Scotland en la angla Vikipedio.