Aleksandro la 4-a (Macedonio)

Aleksandro la 4-a (greke: Ἀλέξανδρος Δ΄; 323–309 a.K.), erare nomita foje en modernaj epokoj EgoAegus,[1] estis la filo de Aleksandro la Granda (nome Aleksandro la 3-a de Macedonio) kaj de Princino Roksano de Baktrio.

Aleksandro la 4-a
Roxana with Alexander IV Aegus the son of Alexander the Great.jpg
Persona informo
Αλέξανδρος Δ'
Naskiĝo
en Babilono
Morto
en Antikva Makedonio
Mortis per veneno [#]
Tombo Amfipolis [#]
Ŝtataneco Antikva Makedonio [#]
Familio
Dinastio Argead dynasty [#]
Patro Aleksandro la Granda [#]
Patrino Roksano [#]
Gefratoj Heraklo de Makedonio [#]
Edz(in)o Deidamia I of Epirus [#]
Profesio
Okupo suvereno [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aleksandro la 4-a estis la filo de greka patro, nome Aleksandro la Granda kaj de sogdia persa patrino, Roksano.[2][3][4] Li estis nepo de Filipo la 2-a (Macedonio). Ĉar Roksano estis graveda kiam ŝia edzo mortiĝis kaj oni ne sciis ankoraŭ la sekson de la naskota filo, estis malkonsento inter la macedonaj armeanoj rilate al la ordo de sukcedo. Dum la infanterianoj subtenis la onklon de la bebo, nome Filipo la 3-a (kiu estis malfort-mensa), la ĥiliarko Perdikkas, komandanto de la elitaj kavalerianoj, konvinkis ilin atendi espere ke la naskota filo de Roksano estu vira. La frakcioj interkonsentis, decidante ke Perdikkas regu la imperion kiel regento dum Filipo regu, sed nur kiel figuro sen reala povo. Se la bebo estos vira, tiam li estu reĝo. Aleksandro la 4-a estis naskita en Aŭgusto, 323 a.K.

ReferencojRedakti

  1. La eraro estis kaŭzita de moderna misliterumado, ΑΙΓΟΥ por ΑΛΛΟΥ, el la teksto de la verko de Ptolemeo nome "Kanono de reĝoj". Vidu ekz. (1911) Encyclopaedia Britannica. Chugg, Andrew Michael. (2007) The Quest for the Tomb of Alexander the Great. Lulu ĉe Google Books..
  2. Ahmed, S. Z. (2004), Chaghatai: the Fabulous Cities and People of the Silk Road, West Conshokoken: Infinity Publishing, p. 61.
  3. Strachan, Edward kaj Roy Bolton (2008), Russia and Europe in the Nineteenth Century, London: Sphinx Fine Art, p. 87, ISBN 978-1-907200-02-1.
  4. Livius.org. "Roxane." Articles on Ancient History. Retejo laste modifita la 17an de Aŭgusto 2015. Alirita la 29an de Aŭgusto 2016.

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti