Aleksandro la 7-a

papo de la katolika eklezio

Aleksandro la 7-a estis papo de la katolika eklezio (1655-1667) kiu distingiĝas pro intelektaj kaj moralaj dotoj. Li estis eklezia defendanto de la kredo (li konfirmis la kondamnon pri Jansenismo) kaj granda mecenato, kiu ŝatis ekmovi intensajn debatojn kun artistoj kaj scienculoj. Al li ŝuldiĝas la valorigo de la vatikana biblioteko, la ekkreo de la Arĥivo de la vatikana Ŝtatsekretariejo, kiu poste fariĝos la fama Sekreta vatikana arĥivo, kaj la instituciiĝo de ses novaj katedroj ĉe la universitato «La Sapienza» en Romo.

Aleksandro la 7-a
237-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Fabio Chigi
Pontifiko de 7-a de aprilo 1655 [#]
ĝis 22-a de majo 1667 [#]
Antaŭulo Inocento la 10-a
Sekvanto Klemento la 9-a
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1599 (1599-02-13)
en Sieno
Morto 22-an de majo 1667 (1667-05-22) (68-jaraĝa)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Universitato de Sieno [#]
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Aleksandro la 7-a
Familio
Dinastio familio Chigi [#]
Patro Flavio Chigi, Gonfaloniere [#]
Patrino Laura Marsili [#]
Gefratoj Mario Chigi [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li konsideris la urbon Romo kiel konstantan bildon de la grandiozeco de la eklezio kaj de papado kaj pro tio kuraĝigis la artan produktadon. Granda estimanto de Gian Lorenzo Bernini, al tiu ĉi komisiis la «Reĝan Skalon» en Vatikano, sed antaǔ ĉio igas lin faranto de la du eksterordinaraj ĉefverkoj: la katedro de Sankta Petro, situinta en la absido de la baziliko (laboroj daŭrintaj de 1656 ĝis 1665), kaj la mondfama kolonaro en la placo Sankta Petro, ornamita per 96 statuoj.

Malavara kaj humila, ankaŭ kiel papo ne forgesis la feblan homan naturon, oni rakontis ke tuj post sia elektiĝo al papado li ordonis al Bernini meti ĉerkon en lia ĉambro kiel admono kontraŭ aroganteco.

Dekomence malinklinis ĉiun formon de nepotismo, male al multaj papoj de tiu epoko, sed poste ankaŭ li cedis al tento aŭ bezono de mono kaj perŝanĝe favoris familianojn, kvankam ene de precizaj limoj kaj post premoj de kardinaloj kaj post decido de la konsistorio de 1656, kiu, kune kun la opinio de elstaraj teologoj, asertis la senkulpecon de la nepotista praktiko.

Naskiĝo, eduko kaj ekleziaj taskoj redakti

Fabio Chigi naskiĝis en Siena la 13-an de februaro 1599. Li estis pranevo de la bankisto Agostino Chigi. Infanaĝe li estis trafita de paralizo kiu ŝajnis kompromiti lian vivon. La unuajn rudimentojn de instruado li ricevis de la patrino post kiam je la aĝo de dekdu jaroj li perdis la patron. Tuj en lin eniris grandaj lertecoj memoraj kaj inteligentaj: li montris apartan antaŭdisponon por la literaturo: komponis poemojn frutempe enmetiĝante en diversaj kulturaj medioj. Sen forlasi religiajn praktikojn, li dudekaĝa brile magistriĝis pri filozofio, la sekvan jaron pri juro kaj dudeksesaĝa pri teologio.

Per la nomumo kiel refendario, de la Sekreteriejo de Graco kaj Justeco, komenciĝis lia eklezia kariero. En 1635 li estis konsekrita episkopo de Nardò de Apulio, poste nuncio ĉe Kolonjo, tasko kiun li konservos laŭlonge de dektri jaroj. En 1643 estis nomumita fare de la papo Urbano la 8-a (1623-1644) eksterordinara delegito en Münster, kie en 1644 distingiĝis en la traktadoj por finigi la tridekjaran militon en Germanio. Li ne subskribis la packontrakton de Vestfalio de 1648, ĉar en tiu kunsido ŝajnis ke katolikaj germanaj kaj hispanaj princoj rezignis defendi katolikajn principojn (tamen neniu eklezio oficiale subskribis). Tiu decida sinteno, oficialigita poste per buleo de papo Inocento la 10-a, sankciis fakte la ekskludon de la papa instanco el protagonista rolo en la internacia politika scenejo pro la papa rifuzo de la nova logiko per kiu juro-racio de la Ŝtatoj, ĉiam pli absolutistaj kaj morale indiferentaj, devas venki la moralajn principojn. Komenciĝis tiam la malfacila epoko de la franca hegemonio sur la eklezio kiu, komplice de aliaj katolikaj princoj, devigas ke Sankta Seĝo eltondu por si rolon je malalta profilo en la diplomatiaj rilatoj (la instituiĝo de la «rajto malpermesi», nome la eblo interveni en konklavoj fare de ŝtataj delegitoj, estas unu el la konsekvencoj de tiuj politikoj).

Li estis elektita papo la sepan de aprilo 1655, malgraŭ la forta opono de la potenca franca kardinalo Julio Mazzarino (1602-1661) post konklavo daŭriĝinta tutan okdektagan. Li prenis la nomon de Aleksandro memore de sia granda antaŭanto Aleksandro la 3-a (1159-1181), ankaŭ li civitano de Siena.

La nova papo kvindekjaraĝis kaj allasis tuj ekzemplon de rigora kaj plenpensa vivo, plenumanta per sindediĉo kaj tenaco sian paŝtistan oficon, malgraŭ la nebona sano. Lia papado estos juĝata de historiistoj pli paŝtista ol politika.

Komenciĝas la problemoj kun Francio kiu ofte obstaklis la politikon de Aleksandro la 7-a antaǔ ĉio en la realigado de la ligo de katolikaj potencoj por kontrasti al ĉiam minacanta kaj agresa Turkujo. Kun la aroganteco de la «Reĝo Suno» (Francio) (1638-1715), oni atingis malkaŝan konflikton en aŭgusto 1662, kiam pontifika soldato estis ofendita kaj batita fare de iuj francaj ĉeestaj en Romo soldatoj de la sekvantaro de duko Créqui, ambasadoro de Francio ĉe la Sankta Seĝo. La papaj soldatoj reagis fortege kaj duka paĝio estis mortigita dum atako kontraŭ la palaco de la duko minacata je morto. La reago estis certe ekcesa, sed la dekomenca kaj konstante aroganta kaj provoka sinteno de Créqui akrigis la rilatojn inter la Romo kaj Parizo. Spite al la enketo de komisiono establita de la Kurio por akiri certecon pri faktoj, la ambasadoro forlasis la urbon malpermesante ĉiun eblon de repacigo. Reage, la Rego Suno okupis Avinjonon kaj la Venuzian ĉirkaŭurban kamparon, kaj minacis ekinvadi la pontifikan ŝtaton. Izolita, la papo sin sentis devigata akcepti humiligajn kondiĉojn en la“paco”de Pisa la 12-an de februaro 1664, altruditajn de la franca krono. Por obteni la redonon de Avinjono kaj Venuzia kamparo, la papo devis sendi al Parizo kardinalon por publike pardonpeti al la reĝo kaj private promesi respekti la galikanismajn privilegiojn.

Grandan engaĝiĝon la papo dediĉis al la misiista aktivado, lia granda pasio ekde la junaĝo: li centralizas la diversajn iniciatojn sur la direktivoj de la Kongregacio «Propaganda Fide» (nun "Kongregacio por la Evangelizado de la Popoloj"), inspirante modelon malpli agresan al la evangelizadaj agadoj, kiuj ne rajtas altrudi okcidentajn morojn sed prefere alporti la kredon je Kristo, respektante, se ne malkonformajn al la kristana kredo, la ritojn kaj kutimojn indiĝenajn (kiel la“ĉinajn ritojn”pri kiuj li koncedis aprobon).

Evento okazinta dum tiu papado estis la enkatolikiĝo de princino Kristina el Svedio (1632-1689), filino de la protestanta Gustavo Adolfo enmilite pereinta (1632). La trian de novembro 1655, Kristina formale deklaris sian aliĝon al la katolika eklezio rezignante fakte la kronon de Svedio, decidis establiĝi en Romo, aldonante al la urbo kroman honoron, kaj ankaŭ kelke da agitiĝo pro ŝiaj oftaj mondumaj kapricoj.

En 1656 en Romo disvastiĝis horora pesta epidemio kiu provokis ĉirkaŭ dudek mil mortintojn en la urbo. Papo Aleksandro ĉiuenergie kaj ĉiurimede engaĝiĝis por limigi la mortigajn efikojn: piede rondiris tra la urbaj vojoj por konsoli per almozoj kaj konkretaj helpoj pestmalsanulojn, riskante la kontaĝon.

Li mortis la 22-an de majo 1667, trafita de la «malsano de la ŝtono», kiel oni diris tiam por aludi la kalkulusozo rena kaj gala.

Bibliografio redakti

  • Ludwig von Pastor (1854-1929) Geschichte der Päpste seit dem Ausgang des Mittelalters.
  • Ludwig PASTOR, The History of the Popes V3: From the Close of the Middle Ages, Frederick Ignatius Antrobus, 2007.
  • Ludwig von PASTOR, Storia dei Papi. Dalla fine del medio evo (1305-1740), voll. 15, Desclée, Roma 1942-1950.
  • angle Biografia su Cardinals di S.Miranda
  • P.S. PALLAVICINO, Della vita di Alessandro VII libri cinque, 2 voll., Prato 1839-1840.
  • R. KRAUTHEIMER, The Rome of Alexander VII (1655-1667), Princeton 1985.
  • A. ANGELINI, Gian Lorenzo Bernini e i Chigi tra Roma e Siena, Milano 1999.
  • A. ANGELINI e M. BUTZEK (a cura di), Alessandro VII Chigi (1599-1667). Il papa senese di Roma moderna. Catalogo della mostra, Siena 2000.
  • D. METZGER HABEL, The urban development of Rome in the age of Alexander VII, New York 2002.
  • F. DANIELI, Fabio Chigi. Chiaroscuri “barocchi” di un uomo e di un papa, in «Spicilegia Sallentina», 1 (2007), 45-53.