Ensemblo de kantoj kaj dancoj de Aleksandrov, plennome per nuntempa oficiala nomo Akademia ensemblo de kantoj kaj dancoj de Ruĝa Armeo de A. V. Aleksandrov (ruse Дважды Краснознаменный академический ансамбль песни и пляски Российской Армии им. А. В. Александрова), sed plimulte konata kiel Aleksandrovanoj, estas kantista ĥoro kaj dancensemblo, kiu estis oficiala armea artista ensemblo de Ruĝa Armeo de la estinta Sovetunio (nun de Rusa armeo de Rusa federacio). Ties membroj estas eksplicite viroj, elektitaj en tre severaj konkursoj. Iliaj prezentadoj konsistas kaj el rusaj naciaj kantoj (ekz. Katjuŝa kaj Kalinka) kaj el ekleziaj komponaĵoj (ekz. Ave Maria), sed ili praktikas ankaŭ modernan muzikon, operajn ariojn, ĵazon kaj ekleziajn ĥoralojn. Post disfalo de Sovetunio ili prezentis sin krom alia ankaŭ antaŭ ekleziaj altranguloj kiel en Rusio, tiel en eksterlando, eĉ antaŭ papo Johano Paŭlo la 2-a. Ili kantis ankaŭ dum koncertoj kun konata finna muzika grupo Leningrad Cowboys.

Aleksandrovanoj
emblemo
muzika grupo
Komenco 1928 vd
Lando(j) RusioSovetunio vd
Sidejo Moskvo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ensemblo de kantoj kaj dancoj de Aleksandrov
Дважды Краснознаменный академический ансамбль песни и пляски Российской Армии им. А. В. Александрова
Bazaj informoj
Alie nomata Aleksandrovanoj
Ĝenroj rusaj naciaj kantoj, moderna muziko, operajn ariojn, ekleziaj kantoj
Aktivaj jaroj 1928 - nuntempo
Ĥorestro Vjaĉeslav Korobko
Parencaj
temoj
Leningrad Cowboys
Retejo www.ensemble-aleksandrova.ru
vdr

Sed Aleksandrovanoj kantis ankaŭ dum bataloj de Ruĝa Armeo en Afganujo en la 1980-aj jaroj. Memoras tion Viktor Kadinov, la dua plej aĝa membro de la ensemblo. "Vi prezentiĝas en tiuj plej malbonaj lokoj, sed samtempe ankaŭ en tiuj plej bonaj. En belaj urboj, sed ankaŭ tie, kie neniu atendus nin. Mi tre bone memoras Afganujon," diras Kadinov kaj aldiras: "Tio estas malfacile klarigebla al homo, kiu ne travivis ion similan. Okazas koncerto kaj pafaĵoj el mitraloj flugas super vi, proksime eksplodas bomboj, kriegas motoroj de helikopteroj kaj vi devas kanti kaj koncentriĝi al muziko. Fuĝi vi ne povas," klarigas Kadinov.

Diference de multaj aliaj ensembloj estas ilia kutime kvarvoĉa kantado fondita pli je basaj kaj baritonaj voĉoj ol je tenoroj. La tenoro plimulte dum iliaj prezentadoj entute ne realiĝos.

La ensemblo oficiale komencis sian agadon per prezento en Centra domo de Ruĝa Armeo en Moskvo la 12-an de oktobro 1928 sub nomo Ensemblo de ruĝarmea kanto (Ансамбль красноармейской песни). Dekomence la ensemblo havis nur dek du membrojn - ok kantistojn, du dancistojn, unu harmonikiston kaj unu recitiston - kaj gvidis ĝin Aleksandr Vasiljeviĉ Aleksandrov, pli posta nacia artisto de Sovetunio, tiam juna profesoro de muziko el Moskva konservatorio. La ensemblo pli poste ekkreskis ĝis proksimume du centoj da membroj. En la paso de la dua mondmilito ĝi apartiĝis en kvar partojn, kiuj faris dum forveturoj de soldatoj al batalfronto eĉ rekte en batalfrontoj kaj en malsanulejoj pli ol 500 prezentiĝoj.

En la jaro 1946, post morto de ties fondinto, lia nomo oficiale fariĝis la nomo de la ensemblo. Ties gvidadon transprenis post sia patro Boris Aleksandroviĉ Aleksandrov. Li prezentis kun la ensemblo tra la tuta mondo ĝis la jaro 1986, kiam li foriris en emeritecon en rango de generalmajoro. En la jaro 1994 transprenis la gvidadon de Aleksandrovanoj kiel artista gvidanto kaj dirigento unue Viktor Aleksejeviĉ Fjodorov, kiun post lia morto en 2002 anstataŭigis nuntempa ĉefdirigento Vjaĉeslav Korobko.

La 25-an de decembro 2016 62 artistoj (preskaŭ la tuta ensemblo) pereis dum la kraŝo de aviadilo Tu-154 apud Soĉio. Ili flugis al Sirio por aranĝi novjaran koncerton por rusiaj militistoj, kiuj batalis tie flanke de la siria registaro kadre de la Siria enlanda milito. Tie pereis ankaŭ la fama kuracisto kaj filantropo Jelizaveta Glinka kaj naŭ ĵurnalistoj[1].

Referencoj redakti

  1. Кирилл Буланов (2016-12-25) Минтранс заявил об отсутствии данных о выживших на борту Ту-154 (ruse). RBK. Arkivita el la originalo je 2016-12-25. Alirita 2016-12-25.