Aleksis TSIPRAS (greke Αλέξης Τσίπρας, ankaŭ latinliterigata Alexis Tsipras, naskiĝis la 28-an de julio 1974 en Ateno) estas greka politikisto kaj prezidanto de Sinaspismos (aŭ Synaspismos, SYN) kaj de la Koalicio de la Radikala Maldekstro (SIRIZA). Dum la parlamentaj elektoj la 17-an de junio 2012 Siriza iĝis per 26,9 % la dua plej forta partio. En decembro 2014 Siriza voĉdonis trifoje kontraŭ la elekto de Stavros Dimas kiel ŝtatprezidanto kaj tiel kaŭzis anticipajn parlamentajn elektojn.

Aleksis Tsipras
ĉefministro de Grekio
Persona informo
Αλέξης Τσίπρας
Naskonomo Αλέξης Τσίπρας
Naskiĝo 28-an de julio 1974 (1974-07-28) (49-jaraĝa)
en Ateno
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Grekio vd
Alma mater Nacia Politekniko de Ateno vd
Partio Koalicio de la Radikala MaldekstroKomunista Partio de Grekio • Koalicio de la Maldekstro, de Movadoj, kaj de Ekologio vd
Subskribo Aleksis Tsipras
Familio
Edz(in)o Peristera Baziana vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • konstruinĝeniero • ŝtatreprezentanto vd
ĉefministro de Grekio
Dum jan – aŭg 2015
Antaŭulo Andonis Samaras
Sekvanto Vasiliki Thanu-Ĥristofilu
2-a periodo
Dum sep 2015 – jul 2019
Antaŭulo Vasiliki Thanu-Ĥristofilu
Sekvanto Kiriakos Mitsotakis
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aleksis Tsipras

Siriza gajnis la parlamentajn elektojn de la 25-a de Januaro 2015 per 36,3% de la voĉoj. Kun 149 deputitoj sur 300 ĝi maltrafis la absolutan plimulton de 151 seĝoj en la greka parlamento. Sekvatage Aleksis Tsipras estis nomumita de la prezidanto Karolos Papulias kiel ĉefministro. Koalicio el Siriza kaj la nacikonservativa partio de la Sendependaj Grekoj (ANEL) kunlaboras en la registaro de Tsipras. Ĝi postulas partan liberigon de la grekaj publikaj ŝuldoj kaj plifaciligon de la ŝparrimedoj truditaj de la tiel nomata trojko kiel kompenson por la monsubteno de 11,5 miliardoj da eŭroj dediĉitaj al la mildigo de la krizo de la greka publika ŝuldo, kiu daŭras de la jaro 2010 kaj ekigis ekonomian recesion kaŭzante socialan mizeron.

Politika agado redakti

Dum siaj liceaj jaroj Aleksis Tsipras apartenis al la komunista junularo (Sinaspismos tiam estis alianco inter la Komunista Partio de Grekio kaj la Greka Maldekstro (Elliniki Aristera). Li aktivis en 1991/92 dum liceanaj protestoj kaj poste en la studenta movado, kie li gvidis la studentan asocion de konstruinĝenieriko kaj estis estrarano de la greka studenta ligo EFEE.

De 1999 ĝis 2003 Tsipras estis sekretario de la junulara sekcio de Sinaspismos. Tiutempe li transprenis gvidan rolon por la kreo de la Greka Socia Forumo kaj partoprenis internaciskale la protestojn de la alimondisma movado. Dum la kvara partitago de Sinaspismos (2004) li estis elektita por la centra komitato kaj iĝis membro de la partia estraro kun mandato pri klerigo kaj junularo.

En oktobro 2006 Aleksis Tsipras elektiĝis por la komunuma konsilio de Ateno kiel gvidanto de la movado Malfermita urbo. Dum la kvina partitago de Sinaspismos en 2006 li iĝis partiprezidanto kiel posteulo de Aleksandros Alavanos. Ekde la tria kongreso Tsipras estas vicprezidanto de la Eŭropa Maldekstro (decembro 2010). La 15-an de decembro 2013 la Eŭropa Maldekstro nomumis lin kiel pintan kandidaton por la Eŭropaj balotoj 2014 kaj samtempe kiel kandidaton por la ofico de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Familio redakti

Aleksis Tsipras vivas kun Peristera Baziana; la paro havas du filojn.