Alenka Bratušek

Alenka BRATUŠEK (naskita la 31-an de marto 1970 en Celje) estas slovenia politikistino. Ŝi estas membro de la modere maldekstra partio Pozitiva Slovenio, kiu gajnis la parlamentan baloton de la 4-a de decembro 2011, sed ne sukcesis starigi sufiĉe fortan registaran koalicion. Tiel ricevis la ĉefministran postenon en januaro 2012 Janez Janša de la Slovena Demokrata Partio. Kiam li samkiel la antaŭa prezidanto de la partio Pozitiva Slovenio, Zoran Janković, estis akuzitaj pri korupteco, ŝi transprenis la partian prezidantecon, kaj la 27-an de februaro 2013 la slovenia parlamento nomumis ŝin nova ĉefministrino, kun tasko starigi novan registaron. Ŝi sukcesis en tio, kaj la 20-an de marto 2013 ŝi oficiale fariĝis la nova ĉefministro de Slovenio. En septembro 2014 anstataŭigis ŝin Miro Cerar.

Alenka Bratušek
Ĉefministro de Slovenio
Alenka Bratusek photo.JPG
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1970
en Celje
Lingvoj slovena lingvo [#]
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio [#]
Alma mater Universitato de Ljubljano [#]
Partio Pozitiva Slovenio
Profesio
Okupo politikisto [#]
Oficiala retejo http://zaveznistvo.si [#]
ĉefministro de Slovenio
Dum marto 2013 - septembro 2014
Antaŭulo Janez Janša
Sekvanto Miro Cerar
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Privata vivoRedakti

Alenka Bratušek loĝas en Kranj. Ŝi estas edzino kaj havas filon kaj filinon.[1]

ReferencojRedakti

  1. Interview with Alenka Bratušek, Siol.net, 11-a de marto 2012. arĥivo