Alex MacFarlane

aŭstralia interseksa persono

Alex MacFarlane, naskiĝinta en 1955,[1] estas aŭstralia interseksa persono, kiu naskiĝis kun XXY-sekskromosomoj (sindromo de Klinefelter) en Viktorio, Aŭstralio. MacFarlane estas la unua aŭstraliano ricevinta naskiĝateston kun nedeterminita sekso, kaj la unuan aŭstralian pasporton kun la sekspriskribo "X" en 2003.[1][2][3][4][5][1][2][3][4][5][1][2][5]

Alex MacFarlane
Persona informo
Naskiĝo 1955
en Viktorio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo GLAT-aktivulo
Konata kiel Unua konata persono kiu posedas pasporton kun la seksmarkilo X
vdr

Tio estis raportita en januaro 2003 de la gazeto The West Australian surbaze de apelacio de MacFarlane, kiu uzis naskiĝateston kun nedeterminita sekso eldonita de Viktorio. Laŭ la raporto, la departemento de eksteraj aferoj kaj komerco "decidis helpi homojn kies naskiĝatestoj registris la sekson kiel nedeterminitan... Alex verŝajne estas ankaŭ la unua aŭstraliano ricevinta naskiĝateston, kiu agnoskas sekson, kiu estas nek vira nek ina" - tiu de Alex diras "nedeterminita – ankaŭ konata kiel interseksa". Ĝi estis eldonita en la naskiĝŝtato de Alex, Viktorio, kiu male al Okcidenta Aŭstralio, ŝanĝis sian politikon por permesi la kategorion.[1]

Pluraj aliaj aŭstralianoj poste ankaŭ ricevis identigajn dokumentojn, kiuj estas sekse nespecifa aŭ nedeterminita, kiel Tony Briffa[6][7] kaj Norrie May-Welby.[8][9][10]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 artikolo "X marks the spot for intersex Alex" de la gazeto West Australian en Perto, la 11-an de januaro 2003, diskonigita per retejo bodieslikeours.org, arkivigita la 10-an de novembro 2013
  2. 2,0 2,1 2,2 (2008) “Hearing People's Own Stories”, Science as Culture 17 (3), p. 341–344. doi:10.1080/09505430802280784. 
  3. 3,0 3,1 (Summer 2003) “Newsletter of the Sociology of Sexualities Section of the American Sociological Association”, American Sociological Association Sexualities News 6 (1). 
  4. 4,0 4,1 Ten years of 'X' passports, and no protection from discrimination. Organisation Intersex International Australia (19 January 2013). Arkivita el la originalo je 11 December 2013. Alirita 6 December 2013.
  5. 5,0 5,1 5,2 "Neither man nor woman", Sydney Morning Herald, 27-a de junio 2010.
  6. "OII VP Tony Briffa to wed partner in NZ ceremony – Gay News Network", Gay News Network, 27 September 2013.
  7. About Tony. Briffa.org (2012). Arkivita el la originalo je 6 April 2014. Alirita 6 December 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-06. Alirita 2022-06-23.
  8. "Briton is recognised as world's first officially genderless person", The Telegraph, 15 March 2010.
  9. "Norrie May-Welby's battle to regain status as the world's first legally genderless person", Daily Life Australia, 8 November 2013. Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-10. Alirita 2022-06-23.
  10. "Norrie May-Welby: The World's First Legally Genderless Person", 18 March 2010.

Vidu ankaŭ redakti