Alexa Bakonyi
Alexa Bakonyi [aleksa bakonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakonyi Alexa estas hungara aktoro. Ŝia origina familia nomo estis Bakonyi-Kiss.
Alexa Bakonyi | |
---|---|
Alexa Bakonyi | |
Persona informo | |
Naskonomo | Bakonyi-Kiss Alexandra |
Naskiĝo | 1988 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro |
Biografio redakti
Alexa Bakonyi maturiĝis en ekonomia gimnazio en sia naskiĝurbo en 2006, poste ŝi akiris rolojn en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) kaj en malgrandaj teatroj en Budapeŝto. Ekde 2011 ŝi havas ankaŭ filmajn rolojn. Ŝi akiris diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 2019. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Tibor Csizmadia kaj Gergely Kocsis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Szentandrásnapi mámor (2016)
- Egykutya (2020)
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Margarét (mallonga filmo, 2011) - patrino
- A Játékkészítő (2016) - Guppi
- Keresztanyu (3 epizodoj en televizia serio, 2021) - Vámos Annabella