Alexander De Croo

belga politikisto

Alexander DE CROO (naskiĝis la la  3-an de novembro 1975(nun 1975-11-03) (48‑jara) en Vilvoorde) estas liberala politikisto belga. Membro de la flandra partio Open VLD, li estas ĉefministro ekde la 1-a de oktobro 2020.

Alexander De Croo
Ĉefministro de Belgio
Persona informo
Alexander De Croo
Naskiĝo 3-an de novembro 1975 (1975-11-03) (48-jaraĝa)
en Vilvoorde
Lingvoj nederlandaanglafranca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Vrije Universiteit BrusselNordokcidenta Universitato vd
Partio Open Vlaamse Liberalen en Democraten vd
Familio
Patro Herman De Croo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Belgio
Dum oktobro 2020 -
Antaŭulo Sophie Wilmès
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filo de la politikisto Herman De Croo, li komencis sian politikan vivon en junio 2009 per malprospera kandidateco al la eŭropaj elektoj. Ses monatojn poste, li estis elektita prezidanto de la Open VLD anstataŭe de Guy Verhofstadt. Li ilustris sin en aprilo 2010 kaŭzante la falon de la federacia registaro de Yves Leterme, malfermante la plej longan politikan krizon de la belga historio.

Li estis elektita en oktobro 2012 urbestro de Brakel, poste fariĝis ĝuste post vicĉefministro kaj federacia ministro de Pensioj de la registaro Di Rupo. Sub la mandatoj de Charles Michel, poste Sophie Wilmès, li estis ĉiam vicĉefministro, same kiel ministro de la Kunlaboro al la disvolviĝo. Li forlasis en 2018 la fakon de la cifereca Agendo, kiun li tenis ekde 2014, profite de tiu de Financoj.

Sekve de la parlamentaj elektoj de majo 2019 kaj de longa politika krizo, li estis indikita kun-formiga en septembro 2020 kun Paul Magnette. Post la sukceso de ilia misio, li fariĝis ĉefministro de koalicio de sep partioj, sekvante tiel post Sophie Wilmès.