Alexander Dubček

ĉeĥoslovaka politikisto kaj estro de Ĉeĥoslovakio dum la praga printempo

Alexander Dubček (naskiĝinta je la 27-a de novembro, 1921 - mortinta je la 7-a de novembro, 1992) estis ĉeĥoslovaka politikisto kaj mallonge la estro de Ĉeĥoslovakio (1968-1969), fama pro sia klopodo reformi la komunisman reĝimon en la tiel nomita Praga printempo.

Alexander Dubček
Alexander Dubček, 1989
Alexander Dubček, 1989
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1921 (1921-11-27)
en Uhrovec,  Ĉeĥoslovakio
Morto 7-an de novembro 1992 (1992-11-07) (70-jaraĝa)
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Mortokialo aŭtomobila akcidento
Tombo Slávičie údolie cemetery
Lingvoj slovakaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Higher Party School at the Central Committee of the CPSU • Universitato Komenio en Bratislavo
Subskribo Alexander Dubček
Familio
Edz(in)o Anna Dubček
Infano Pavol Dubček
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

Kiam li estis trijara, la familio translokiĝis al Sovetunio, parte por helpi konstrui socialismon kaj parte ĉar laborlokoj estis malabundaj en Ĉeĥoslovakio. Tiel li estis kreskigita ĝis la 12-a vivjaro sur komunumo en Biŝkeko, en Kirgiza SSR de Sovetunio (nun Kirgizio), kiel membro de la esperantista kaj idista industria kooperativo Interhelpo.[1][2] En 1933, la familio translokiĝis al Gorkij, nun Niĵnij Novgorod, en 1938 revenis al Ĉeĥoslovakio, kaj dum la Dua Mondmilito partoprenis en slovaka rezistado kontraŭ Nazia Germanio. En aŭgusto 1944, Dubček batalis en la partia brigado Jan Žižka dum la Slovaka Nacia Ribelo kaj estis pafvundita dufoje, dum lia frato, Július, estis mortigita.

En 1963 li iĝis unua sektretario de Slovaka Komunista Partio. En 1967, Dubĉek kaj liaj kolegoj sukcesis elpostenigi la konservativan estron de la Komunista partio de Ĉeĥoslovakio, Antonín Novotný. Dum lia regado, la Ĉeĥoslovakia registaro komencis liberigan politikon en la ŝtato. Sed pro la sovetia invado de Ĉeĥoslovakio, li perdis politikan povon kaj laboris kiel arbara servisto ĝis disfalo de la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio.

Post la demokrata revolucio en 1989, li iĝis la estro de la ĉeĥoslovakia federacia parlamento (Federala Asembleo). Li mortis en 1992, en Prago.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. D. Viney, 'Alexander Dubcek', Studies in Comparative Communism 1 (1968) paĝoj 17–19
  2. William Shawcross, 'Dubcek', (rev'd ed. 1990) paĝo 17