Alexander Moissi

Alexander MOISSI (albane: Aleksandër Moisiu; naskiĝinta la 2-an de aprilo 1880 en Triesto, mortinta la 22-an de marto 1935 en Vieno) estis aŭstra aktoro de albana origino. Lia patro Konstantin estis komercisto kaj urbestro de Duraso. Alexander havis naŭ gefratojn. En 1910 li edzinigis la boheman aktorinon kaj teatrodirektorinon Marie Urfus kaj en 1919 la germanan aktorinon Johanna Terwin. Moissi havis du filinojn (Beate kaj Bettina; ĉi-lasta iĝis filmaktorino).

Alexander Moissi
ĉirkaŭ 1920
ĉirkaŭ 1920
Persona informo
Naskonomo Aleksandёr Moisiu
Naskiĝo 2-an de aprilo 1879 (1879-04-02)
en Triesto
Morto 22-an de marto 1935 (1935-03-22) (55-jara)
en Vieno, Flag of Austria.svg Aŭstrio
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Morcote
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Alexander Moissi
Familio
Infano Bettina Moissi
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Moissi, kiu pasigis la junulajn jarojn en Triesto kaj Duraso kaj frekventis la malhumanisman gimnazion en Graz, venis en 1898 ankoraŭ kun nebonaj germanaj lingvokonoj, Vienon kie li volis perlabori la vivon artiste. Ĉar li komence volis iĝi kantisto li mallongan tempon trejniĝis ĉe la konservatorio. Danke al la perado de la kortega aktoro Ferdinand Kracher li dungitis en 1898 ĉe Burgteatrejo kiel figuranto. Post unu jaro li rajtis normale aktori la rolon de Lorenzo en la Molière-komedio Tartuffe. La ĉefrolhavanto Josef Kainz, kiu atentiĝis pri lia talento, rekomendis Moissi al la tiama burgteatrejestro Paul Schlenther. Sed la unua sinprezento de Moissi je la fino de 1899 fiaskis kaj li decidis intense trejniĝi ĉe Kainz kaj Alexander Strakosch. En 1901 Moissi senditis (nun danke al la kunaj klopodoj de Kainz kaj Schlenther) al la germanlingva "Neues Deutsches Theater" je Prago kie li aktoris kiel Ardeuil en la Brieux-aĵo Rote Robe. La sekvintajn jarojn Moissi agis diversrole. En 1903 li aliris Max Reinhardt kiu ludigis lin en 1904 la rolon de Wurm ĉe Kabale und Liebe ĉe "Neues Theater" en Berlino. Pro manko de novaj roloj Moissi forlasis la Reinhardt-truparon ironte en aŭtuno al la ĵus fondita "Deutsche Volksbühne" (Berlino) kie li furoris kiel Golo en la Hebbel-aĵo Genoveva. Reinhardt revenigis lin por la rolo de la aktoro en la Gorki-aĵo Nachtasyl en novembro 1904. Moissi restis en ties ensemblo ĝis 1921.

Reinhardt, kiu intertempe tre ŝatis la kvalitojn de Moissi, apenaŭ sukcesis konvinki aliajn pri la artista unikeco de Moissi. Nur en februaro 1906 Moissi ekfamiĝis en la rolo de Kreon en la Hofmannsthal-aĵo Ödipus und die Sphinx. Liaj artistaj atingoj en Berlino kaj dum multaj gastludoj (ekz. en Munkeno, Prago, Budapeŝto, Romo, Triesto, Sankt-Peterburgo) konatigis lin tuteŭrope. Gravegis por lia artista evoluo la gastludo en Sankt-Peterburgo en 1911 post kiu li ekinteresiĝis pli profunde pri slava menso kaj rusa literaturo. Pri tio atestis ankaŭ la en 1913 unuafoje Berline prezentita rolo de Fedja en la Tolstoj-aĵo Der lebende Leichnam.

En septembro 1915 Moissi iĝis militkaptito en Francio; li volontulis jam ĉe la militeksplodo en aŭtuno 1914 en la germana armeo. Pro tuberkulozo oni sendis lin el Franclando al Arosa. En julio 1917 li kaptitinterŝanĝe liberigitis kaj mallonge poste li denove estis sursceneje kiel Danton ĉe "Deutsches Theater" en Berlino. Post la laborkontrakta fino en januaro 1921 Moissi ne plu ligis sin al iu trupo preferante fari sole aŭ kun propraj grupoj gastludojn tutmonde. Krom siaj prezentoj en Germanujo (Dresdeno, Vroclavo, Munkeno, Frankfurto, Berlino, Hamburgo) kaj Nederlando Holland, Svisujo (Bern, Zürich) kaj Italujo (Romo, Triesto, Mediolano), en Prago, Budapeŝto, Londono, Sankt-Petersburgo, Moskvo kaj Stokholmo elstaris antaŭ ĉiuj la jenaj: en oktobro 1927 en Parizo, 1927/28 kun Reinhardt-ensemblo en Novjorko kaj en 1931 en Arĝentino, Urugvajo kaj Brazilo. Viene li spekteblis sur kvazaŭ ĉiuj scenejoj. Tamen li neniam iĝis aktoro ĉe Burgteatrejo malgraŭ interparoloj pri kontrakto tiea ekde 1910.

Okaze de la eko de la Festivalo de Salcburgo en 1920 li aktoris ĉefrole en la Hofmannsthal-aĵo Jedermann. Tion li plenumis grandege multajn jarojn.

GravecoRedakti

Moissi estis sendube multajn jarojn unu el la plej grandaj aktoroj siatempe kvankam lia aktormaniero ne al ĉiuj plaĉis. Hugo von Hofmannsthal ankaŭ substrekis ties apartecon.[1] Neniam oni vidis lin en rolo vere gaja aŭ psiĥe malkomplika. Ankaŭ la vidigo de enrola heroeco ne ĉiam sukcesis al Moissi: pli bone li aktoris kiel Romeo, Hamlet, Torquato Tasso, Franz Moor, Danton (en la Büchner-a Dantons Tod), Oswald (en la Ibsen-a Gespenster), Dubedat (en la Shaw-a Arzt am Scheideweg).

Moissi estis eble la plej impona interpretisto de rusa poezio en la germlingvia teatrosceno: Fedja, Nikolai (en la Tolstoj-a Und das Licht leuchtet in der Finsternis) kaj Nikita (ĉe Macht der Finsternis) nombriĝis inter liaj plej gravaj sukcesoj. Lia kvazaŭ magiista efekto sursceneje kune kun mola, fremda sed plena voĉo (kiun kelkaj komparis kun violonĉelo) fascinigis multajn.

FilmaktoreceRedakti

En 1913 li unuafoje ludis en muta filmo. Inter liaj plej bonaj filmaj roloj estis: Kulissenzauber (1915), Pique Dame (1918), Der Sohn der Götter (1920), Figaros Hochzeit (1920) kaj Zwischen Himmel und Erde (1920). La unua tonfilmo Kean oder die Königsloge venis en 1929; ĝi produktitis en Usono.

HonorojRedakti

FontoRedakti

Marktl, Edith, "Moissi, Alexander" ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 716-718 (tie ĉi interrete)

NotojRedakti

  1. Moissi ist ein Schauspieler von so großer Eigentümlichkeit als nur je einer war. Er gehört nicht zu den Schauspielern, deren Stärke die Verwandlung ist. Gerade im Gegenteil liegt seine Macht darin, daß er seine Natur rein und zart zum Ausdruck bringt.

Eksteraj ligilojRedakti