Alexander Schalck-Golodkowski

germana politikisto

Alexander SCHALCK-GOLODKOWSKI (la 3-an de julio 1932 — la 21-an de junio 2015) estis direktoro de ĉefa sekcio en la Ministerio pri internacia komerco kaj germana enlanda komerco (1956-62), vicministro pri ekstera komercado (1967-75), kaj estro de Komerca koordigado de GDR (KoKo, 1966-86).

Alexander Schalck-Golodkowski
Persona informo
Naskonomo Alexander Golodkowski
Naskiĝo 3-an de julio 1932 (1932-07-03)
en Alt-Treptow, Berlino,  Germana Regno
Morto 21-an de junio 2015 (2015-06-21) (82-jaraĝa)
en Rottach-Egern, Bavario,  Germanio
Mortokialo prostata kancero
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Parencoj Johanna Blecha
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Naskiĝis li en Berlino al sennacia etne rusa patro kaj adoptitis fare de la Schalck-oj en la aĝo de 8 jaroj. Lia biologia patro funkciis kiel imperiestra rusa oficiro en la Unua mondmilito iĝonte estro de la de la rusalingva interpretistlernejo de Wehrmacht dum la Dua mondmilito. Li ne revenis el la sovetia kaptiteco. Lia patrinflanka avo laboris por Hugo Stinnes en Sankt-Peterburgo. En Peterburgo pasigis la junulajn jarojn ankaŭ la patrino de S.G., kiu translokiĝis en la 1920aj jaroj al Gdansk kie ŝi konatiĝis kun la posta edzo; la edzo finfine iĝis germana ŝtatano post eksoldateco ĉe Wehrmacht.

Schalk-Golodkowsky frekventis la lernejon en Treptow kaj ekde 1942 (kun eta interrompo ĉe la militofino) la lernejon en Waldsieversdorf kiu pli malfrue translokitis en la ejon de Ritter-akademio en Brandenburg an der Havel; tiun ĉi lernejon li forlasis en 1947 antaŭ ol ektrejniĝi elektromekanike. Schalck-Golodkowsky aliĝis al al la komunisma junularorganizo Freie Deutsche Jugend en 1951 kaj iĝis partiano de Socialista Unueca Partio de Germanio (SED) en 1955. En 1966 li estis nomumita kapo de KoKo kaj en 1967 nomumita specialoficiro de la kaŝpolico Stasi. En 1970 li doktoriĝis pri jursciencoj ĉe la Altlernejo Potsdam-Eiche per laboraĵo pri devizakiro kaj evito de ekonomiaj perdoj ("Vermeidung ökonomischer Verluste und Erwirtschaftung zusätzlicher Devisen").

En 1983 li perigis la intertraktadojn kun la bavara ministroprezidanto Franz Josef Strauß por akiri miliardojn da markoj pruntedonotaj fare de la kapitalisma parto de Germanujo por sekurigi la ekonomian postvivon provizoran de GDR.

Schalck-Golodkowsky avancis je la centra komisiono de SED en 1986; estante sub suspekto de misuzado de siaj potencoj ĉe KoKo li fuĝis al Okcidenta Berlino en decembro 1989. Li estis nelonge malliberigita antaŭ ekloĝado en Bavario.

La agoj de KoKo kaj de la tiea erao de la estrado de Schalck-Golodkowski estis esploritaj de 1991 rilate al suspekto de spionagadoj, impostfraŭdo, fraŭdo, malobeo embargregula, malobservo de juro de la Aliancanoj. Proceso kontraŭ li faritis en 1996 pro malobeado al juraj reguloj de la Aliancanoj kaj oni kondamnis lin mallibereco de unu jaro; aliaj devoj pentaj ne iĝis pri lia malsano (li havis operaciojn por forigi kancerojn en 1987 kaj 1997).

Li estis geedzita dufoje kaj havis du infanojn.

Eksteraj ligiloj redakti