Alexander Van der Bellen

prezidanto de Aŭstrio

Alexander VAN DER BELLEN (naskiĝis la 18-an de januaro 1944 en Vieno) estas Aŭstra ekonomikisto, politikisto. Li estis de 1997 ĝis 2008 landa parolanto de la Aŭstra politika partio "La Verduloj" kaj ties parlamentano de 1994. La 23-an de majo 2016 li elektiĝis kiel federacia prezidanteco de Aŭstrio kandidatiĝinte kontraŭ Norbert Hofer.[1] En julio la Konstitucia Tribunalo nuligis la balotojn de la 23-a de majo 2016 kaj la 4-an de decembro 2016 en la ripetitaj Prezidentaj Balotoj 2016 la ekologia kandidato Aleksandro Van der Bellen gajnis kun 51.6% de la balot-voĉoj lia kontraŭ kandidato estis Norbert Hofer.

Alexander Van der Bellen
Persona informo
Alexander Van der Bellen
Naskiĝo 18-an de januaro 1944 (1944-01-18) (80-jaraĝa)
en Vieno,  Aŭstrio
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Kaunertal • Vieno vd
Ŝtataneco AŭstrioEstonio vd
Alma mater Akademisches Gymnasium Innsbruck • Universitato de Innsbruck • University of Innsbruck. 1669 - Wissenschafft Gesellschaft vd
Partio La Verduloj – La Verda AlternativoSocialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Subskribo Alexander Van der Bellen
Familio
Dinastio Van der Bellen family vd
Patro Alexander Van der Bellen vd
Patrino Alma Van der Bellen vd
Edz(in)o Doris Schmidauer • Brigitte Van der Bellen vd
Infanoj Nicolai Van der Bellen • Florian Van der Bellen vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Vieno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

1917 la malgrand-aristokrataj prauloj de Alexander Van der Bellen fuĝis de la bolŝevikoj el Rusio al Estonio. 1940/41, post la okupo de Estonio fare de la Sovetunio, la patro Alexander sukcesis kune kun sia posta edzino Alma Siebold transloĝi en la Germana Imperio. De iu germana kampadejo da transfuĝintoj la gepatroj venis al Vieno.

Alexander Van der Bellen naskiĝis 1944 en Vieno. Kiam alproksimiĝis la Ruĝa Armeo de la Sovetunio, la familio fuĝis al Tirolo. Tie dum juneco vivis Alexander. 1962 li faris abiturientan ekzamenon en Innsbruck, studis Nacian Ekonomion ĉe la universitato de Innsbruck kaj en 1970 iĝis Dr. rer. oec. De 1968 ĝis 1971 li estis asistanto ĉe la institucio pri Financaj Sciencoj de la universitato Innsbruck, de 1972 ĝis 1974 en Berlino. 1975 li habitiliĝis en la fako Financaj Sciencoj.

1976 li iĝis eksterordinara universitata profesoro ĉe la universitato de Innsbruck, poste iris al Vieno kaj instruis tie de 1977 ĝis 1980 ĉe la Administracia Akademio de la ŝtato, poste kiel plenranga universitata profesoro pri Nacia Ekonomio ĉe la Universitato de Vieno. Inter 1990 kaj 1994 li estis en la estraro de la fakultato pri Socialaj kaj Ekonomiaj Sciencoj. Nuntempe li estas profesoro ĉe la Universitato de Vieno, sed karencita.

La baza temo de liaj esploroj estis en planado kaj financado de publika sektoro, financado de infrastrukturo, politiko de impostoj, publikaj elspezoj, ŝtata reguliga politiko, publikaj entreprenoj kaj ĉirkaŭaĵ- kaj trafik-politiko.

Politika kariero redakti

 
La balotanto en 2008

Van der Bellen antaŭe estis membro de la SPÖ. Kiam 1992 oni serĉis novan prezidenton de la Aŭstra Financa Korto, Van der Bellen estis kandidato de la Verda Partio. Mallonge poste li iĝis membro de la nacikonsilio. Ekde 1997 li estas parolanto kaj ekde 1999 klub-ĉefo de la Verda Partio.

Alexander Van der Bellen ne nur estas la plej longe oficianta parolanto en la historio de la Aŭstra Verda Partio, sed ankaŭ la plej sukcesa: la partio havis 4,8% da elektantoj, kiam Van der Bellen 1997 transprenis sian oficon. Ĉe la elektoj 1999 jam estis 7,4%, en la jaro 2002 9,5% kaj 2006 jam 11%.

Post la balotoj 2008, kiam la verduloj malgajnis multajn voĉojn kaj havis nur 10 %, Van der Bellen demisiis kiel landa parolanto (3-a de oktobro 2008). Sekvis lin Eva Glawischnig-Piesczek.[2]

Privataĵoj redakti

Van der Bellen estas edziĝinta kaj havas du plenkreskajn filojn. Liaj amikoj kaj partiaj kolegoj nomas lin "Saŝa". Dum libertempo li legas krimojn kaj Donald-Duck-kajeroj. Li forte fumas, sed mem bonvenigas la enkondukon de sen-fumaj zonoj en publikaj gastejoj.

Fontoj, notoj redakti

Literaturo redakti

  • Christian Neuwirth: Alexander Van der Bellen - Ansichten und Absichten: ISBN 3-85485-057-3 (germanlingve)
  • Munzinger-Archiv Internationales Biographisches Archiv 08/2006 de la 25-a de Februaro 2006