Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La uzino de Winckler kun loĝdomo (Marlittstraße/Plauesche Straße).

Alexander Carl WINCKLER (naskiĝinta en la 3-a de oktobro 1839 en Sondershausen, mortinta en la 9-a de decembro 1917 en Arnstadt) estis germana entreprenisto kaj politikisto.

VivoRedakti

Li estis filo de la Duka muzikdirektoro Bernhard Winckler kaj faris trejnadon komercistan en Sondershausen ekde 1856. Poste li transloĝiĝis al Arnstadt kie - en Dorotheenthal - li fondis en 1864 la firmaon Lack- & Firnißfabrik Winckler & Herda. Tie li konatiĝis kun la fama ribelemon Gustav Ramann. Depost 1865 Winckler sole gvidis la entreprenon en malantaŭaj ejoj de ĉe Ritterstraße nr 7. En 1873 la uzino translokitis ĉe la terenon Marlittstraße nr 19 (kun nur 2 dungitoj). Samloke starigitis ankaŭ la loĝdomo kie la entreprenisto vivis ĝismorte.

Plua evoluo de la firmaoRedakti

La filo Paul kaj la filino Helene kreis poste kolektivan komercan societon (OHG) kaj la firmao nove nomitis Alexander Winckler, Lack- und Firnißfabriken, Leimgroßhandlung. Oni kreis purigilojn kaj polurilojn por vitroj, kristaloj kaj ligno (akiro de regna patento!) sub la estrado de Paul Winckler kaj ekde 1924 surmerkatenigitis la fama plantŝirma preparaĵo OBOLIN (fruktoarboj).

Post bankrotminaco en 1926 la firmao malaperis de la komercista registro; tamen Helene kontinuigis la produktadon sub formo de simpla komerca societo ĝis ĉ. 1937. De 1912-35 la filo Otto Winckler (ekde 1934 Irmgard Winckler estis posedantino) ankaŭ kemian fabrikon (tinkturoj kaŭstikaj, korodiloj) en Gehrener Straße nr 15. Vendejo ekzistis ankoraŭ ĝis 1952 en Ritterstraße nr 7.

Engaĝiĝo politikaRedakti

Alexander Winckler edzinigis Agnes Hochherz kaj estis antaŭ 1868 membro de la surloka Humanisma-religia klubo (Freireligiöser Verein). Kiam Winckler revenis en 1869 el Usono li gvidis ege aktivan tian grupon kiu orientiĝis pri la doktrinoj de pastoro Leberecht Uhlich el Magdeburg. Winckler konatiĝis kun la socidaldemokrato kaj liberpensulo Wilhelm Liebknecht kaj estiĝis unu el la plej fruaj membroj de la partio SDAP, kiu ĵus en 1869 fonditis en Eisenach. Winckler ankaŭ kandidatis por la kompletigaj balotoj de la urbaj deputitoj estante tiel la unua reprezentanto socialdemokratia de Arnstadt. Li estis tre ŝatata de la laboristoj.

En 1874 Winckler iĝis "kandidato de la laboristoj de nia lando" (Duklando Schwarzburg-Sondershausen) por Reichstag. Li havis familiarajn kontakojn kun Wilhelm Bock kaj estis ekde 1885 kvazaŭ seninterrompite konsilantaro en Arnstadt. En tiu ĉi funkcio li havis grandan influon en la komisio pri konstruado.

En 1907 li starigis la Fondaĵon Agnes Winckler por la disponigo de ĝardenoj al laboristoj laŭlonge de la vojo al Krumshoff-muelejo, la unua etĝardena komplekso de la urbo. Sekvis alia fondaĵo por malriĉaj geedzaj paroj en 1914. Li estis multajn jarojn estrarano de la Porkomercista asocio kaj subteninto de pluklerigejoj. Winckler havis kontaktojn kun Karl Liebknecht, Rosa Luksemburgo kaj Franz Mehring. En 1915 li finance helpis la grupon Gruppe Internationale.

En 1917 lia kadavro kremaciitis en la moderna kremaciejo ĉe la centra tombejo de Gotha (malfermita en 1878). La urno venis en la post 1900 konstruita maŭzoleo por la Winckler-oj sub la belvidoloko Schneckchen. La maŭzoleo krimbruligitis dum la 1980-aj jaroj kaj la urnoj el la ruino transportitis al la Tombejo nova de Arnstadt.

En 1970 nomitis en loĝeja zono en la oriento de Arnstadt por li (Alexander-Winckler-Straße).

LiteraturoRedakti

  • Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, ISBN 3-934277-07-1, p. 464-465